Faisal Saeed Al Mutar

Faisal Saeed Al Mutar (araba: فيصل سعيد المطر; n. en 1991 en Hilla, Irako[1]) estas iraka satiristo, homrajta aktivulo, eks-islamano, laika humanisto kaj verkisto, kiu estis akceptita en Usono kiel rifuĝinto en 2013. Krom tio li estas publika preleganto, komunuma administranto, retdezajnisto kaj socia aktivulo loĝanta nuntempe en Usono. Li estas rekomendanto de libereco de opinio, scienco, racio kaj la libera merkato de ideoj kaj ekonomio[2].

Faisal Saeed Al Mutar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1990 (1990-11-30) (34-jaraĝa)
en Irako
Loĝloko IrakoUsono vd
Ŝtataneco Irako Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo homrajta aktivulo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2005– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis fondinto en 2010 de la Tutmonda Sekulara Humanisma Movado (Global Secular Humanist Movement - GSHM) kies misio estas "trakti la mankon de agnosko kaj jura protekto de laikaj humanistoj"[1].

Li ankaŭ estis komunuma administranto por Movements.org, platformo[2], kiu "ebligas al aktivuloj de fermitaj socioj ligi rekte kun homoj ĉirkaŭ la mondo por helpi ilin akiri sciojn kaj spertojn"[3].

Ideas Beyond Borders (IBB)

redakti

En 2017, Al Mutar fondis Ideas Beyond Borders (Ideoj Trans Limoj), neprofitcelan organizaĵon por "antaŭenigi la liberan interŝanĝon de ideoj, la defendon de homaj rajtoj, kontraŭstari aŭtoritatajn instituciojn kaj kontraŭbatali ekstremismon"[4] per edukado, ekonomia plifortigo kaj kultura interŝanĝo.

Ideas Beyond Borders estas neprofitocela organizaĵo kun speciala konsulta statuso ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Ekstremismaj ideologioj celas vundeblajn homojn, kiuj ofte ne havas aliron al tutmondaj ideoj, liberecon de opinio, aŭ la rajton paroli, rigardi, kaj agi alimaniere. IBB igas esencajn, sed ofte malpermesatajn ideojn alireblaj al arabaj, persaj kaj kurdaj parolantoj, kaj laboras diligente por traduki kaj distribui temojn, kiuj varias de kritika pensado, virinaj rajtoj, civilaj rajtoj, filozofio, sciencaj principoj, sekulareco, mensa sano, reprodukta sano kaj plurismo.

Tradukado

redakti

IBB fokusas pri tradukado al la araba de verkoj verkitaj en la angla. La plej multaj de la tradukitaj verkoj estas libroj konsiderataj polemikaj (ofte ĝis punkto ke ili estas laŭfakte aŭ laŭjure malpermesataj) en la araba mondo, kiel ekzemple 1984 de George Orwell kaj verkoj de Thomas Paine[5].

Ĝiaj tradukistoj kaj legantoj rekomendas temojn kaj ideojn, kiujn ili volas vidi pli alireblaj por arabaj kaj mezorientaj gejunulo[6] kiel

  • libera sinesprimo por kreskigi novigon, antaŭenigi pacon kaj stiri la socian progreson;
  • konstruante pontojn en mondo ĉiam pli dividita de politiko, religio kaj ideologio;
  • akcepti tutmondan civitanecon kaj multkulturismon kaj malakcepti viktimecan pensmanieron povas konduki al pli harmoniaj kaj produktemaj socioj;
  • informiĝi pri novigaj projektoj kaj movadoj formantaj la estonton de la araba mondo kaj la rolo de junaj gvidantoj en stirado de ekonomia kaj politika ŝanĝoj.

Arablingva traduka projekto por Vikipedio

redakti

"Ĉar antaŭ 2017 malpli ol 1% de interreta enhavo haveblis en la araba[7], grandega parto de Vikipedio ne estis uzebla en la araba. En 2017 Al Mutar, tiam rifuĝinto kiu loĝis en Novjorko, volis ŝanĝi tion per la fondo de la neprofitocela fondumo Ideas Beyond Borders (IBB) por kiu li ekde tiam dungis 120 gejunulojn tra la Proksima Oriento por traduki Vikipediajn paĝojn en la araban, komencante per personoj, kiujn oni opiniis plej bezonataj: inaj sciencistoj, homrajtaj aktivistoj, homoj kapablaj logike rezonadi kaj kiuj interesiĝas pri filozofio"[8]. La projekto nomiĝis House of Wisdom 2.0 (Hejmo de Saĝeco) [7] kaj estis organizita de la grupo I Believe in Science (mi kredas je scienco, arabe: أنا دصدق العلم, transliterate: ʾana ʾuṣaddiqu l-ʿilm) kiu estas arabalingva retejo dediĉita al la publikigo de arabaj tradukoj de sciencaj artikoloj kaj esploroj, kun la celo ke la arabparolanta mondo disponu pri ĝisdataj informoj pri la plej novaj sciencaj malkovroj kaj atingoj[9]. La projekto arigis pli ol 2000 volontulojn, kiuj sukcesis produkti ĉirkaŭ 15000 sciencajn artikolojn[10][11]. Ĝia fondinto, Ahmed al-Rayyis, nun organizas la tradukan teamon por IBB"[5]

Vidpunktoj

redakti

Al Mutar kritikas homojn kiel Noam Chomsky, kiuj, laŭ li, atribuas la agitadon en Mezoriento nur al usona ekstera politiko.

Al Mutar konsideras islamismon la kaŭzo de la kresko de Al-Kaida, Islama Ŝtato kaj la talibanoj. Al Mutar kredas, ke Mezoriento mem respondecas pri eltrudo de paco en sia regiono[12]. Laŭ li, la okcidenta sento de morala respondeco por la cetera mondo estas troigita. Li nomas ĉi tion "la rasismon de pli malaltaj atendoj", kio blindigas la Mezorienton por la bezono solvi siajn proprajn problemojn, kiel la siria rifuĝinta krizo[12].

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 (en) Faisal Saeed al Mutar - Big Think. Big Think (2012).
  2. 2,0 2,1 "Faisal Al Mutar". Huffpost, la 11-an de septembro 2014.
  3. Al Mutar, Faisal, "Crowdsourcing Human Rights", la 11-an de septembro 2014.
  4. (en) Faisal Saeed Al Mutar en Facebook
  5. 5,0 5,1 (en) "This man brings hope to Arab youth, one Wikipedia page at a time". Christian Science Monitor. 2020-02-05. ISSN 0882-7729.
  6. (en) Bayt-al-Hikma 2.0, Ideas Beyond Borders
  7. 7,0 7,1 (en) Filmeto en House of Wisdom 2.0
  8. Riley Robinson, This man brings hope to Arab youth one Wikipedia page at a time, Christian Science Monitor, la 5-an de februaro 2020.
  9. Nabeel, Gilgamesh, An Online Movement Translates Academic Articles Into Arabic, Al-Fanar Media, la 9-an de junio 2017.
  10. (ar) Khaled Montaset, Mi kredas je scienco (أنا أصدق العلم), El Watan, la 27-an de julio 2014, arkivite la 20-an de aprilo 2015 ĉe la Wayback Maŝino.
  11. (ar) "Mi Kredas Scion" .. Volontula vojaĝo por amo al scio (مترجمات "أنا أصدق العلم".. رحلة تطوع حبا في المعرفة ), Dot Masr, la 17-an de marto 2015, arkivite la 6-an de decembro 2018 ĉe la Wayback Maŝino.
  12. 12,0 12,1 (en) Seth Andrews, Faisal Saeed Al Mutar. The Thinking Atheist, la 23-an de julio 2014.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti