A+ (programlingvo)
A+ estas tabela programlingvo, ido de programlingvo A. A estis kreita de Arthur Whitney je 1988 por anstataŭi APL. Poste programistoj de Morgan Stanley aldonis al ĝi grafikan interfacon kaj aliaj ecoj. A+ estis desegnita por intensa kalkulado, ekzemple en financaj programoj.
A+ | |
---|---|
tabela programlingvo • programlingvo | |
Paradigmo(j): tabela programado | |
Aperis en: | 1988[1] |
Aŭtoro(j): | Arthur Whitney |
Tipa sistemo: | dinamika, forta |
Ĉefaj realigoj: | unu |
Kreita sub la influo de: | APL |
Havas influon sur: | K |
Permesilo(j): | Ĝenerala Publika Permesilo de GNU |
Retejo: | angle www.aplusdev.org |
Fontoj
redakti- ↑ angle The History of A+ Arkivigite je 2018-09-25 per la retarkivo Wayback Machine