Bernhard Pabst
Hans Bernhard PABST (naskiĝis la 4-an de aprilo 1960 en Gießen) estas germana juristo kaj esperantologo.
Bernhard Pabst | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1960 (64-jaraĝa) en Gießen |
Lingvoj | germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | juristo esperantisto esperantologo |
Movada agado
redaktiInter decembro 1986 kaj decembro 1987 li kune kun interalie Thomas Pusch starigis nacian oficejon de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo en Bonno, nomatan Germana Esperanto-Centro, kiu sekve post enurba translokiĝo plufunkciis ĝis marto 1995 kaj donis gravajn impulsojn al la nacia Esperanto-movado. Dum tiu unua jaro li estis ties salajrata gvidanto.
Terminara agado
redaktiPoste li interalie verkis la publikaĵon "Inversa Vortaro de Esperanto" (IVE, 1989), kunlaboris ĉe "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko) de Rüdiger Eichholz, Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), Manlibro de Politiko (ed. Stefan Maul). Li kontribuis per multaj artikoloj i.a. al la periodaĵoj Monato[1], Internacia Jura Revuo, Akademiaj Studoj, Kontakto, Esperanto aktuell k.a. Bernhard Pabst redaktis la fakrevueton "Terminoteko, informilo pri Esperanta termino-farado". En sia blogo li publikigis multajn recenzojn pri vortaroj kaj studojn pri la Fundamento de Esperanto. Krome li verkis kelkajn studojn pri konataj esperantistoj (Max Butin, Marie Hankel, Julius Penndorf, Antoon Jozef Witteryck k.a.). Kune kun Gonçalo Neves li ricevis en 2018 duan Premion Grabowski pro sia Historia Vortaro de Esperanto.
Esploroj pri la Fundamento
redaktiSiajn esplorojn pri la Fundamento Pabst kunigis en la "Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala" (2013-2014), kiu koncernas la Universalan Vortaron kaj ties Oficialajn Aldonojn. Per aldono de komentoj ankaŭ pri la aliaj partoj de la Fundamento el ĝi fariĝis la "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" (ĝis sept. 2014 du volumoj kun ĉ. 650 paĝoj). Kiel gravan interpretilon de la Fundamento li reeldonis la difinvortaron de Kabe (1910) kun komentoj.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- La blogo de Bernhard Pabst (el Retarkivo 20200216115059) esperante.
- Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (el Retarkivo 20180724144029). BK Berlino 2017.
- Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 (el Retarkivo 20180319004229). BKB Berlino 2015.
- 57 blogeroj pri la Fundamento – 2010-2012 (el Retarkivo 20180319004229), 270 p. A 4.
- Kabe. Difinvortaro de Esperanto (el Retarkivo 20180319004229). Komentita eldono de la verko de 1910. Berlino 2013.