Fera oksido
Fera oksido aŭ feroksido estas unu el multaj oksidoj de fero:
- Fera (II) oksido (FeO) estas nigra pulvoro, kiu estas brulopova kaj povas kaŭzi eksplodojn.
- Fera (III) oksido (Fe2O3) konata en sia natura formo kiel hematito, estas uzata en fabrikado de magnetaj bendoj kaj magnetaj diskoj. Ĝi ankaŭ konatas kiel ordinara rusto. Ĝi uzatas kiel ruĝa pigmento sub la formo de pulvoro aŭ amorfaĵo.
- Fera (II,III) oksido (Fe3O4) estas konata kiel la nigra mineralo magnetito. Ĝi ankaŭ estas trovebla sur Marso.