Navahrudak
Navahrudak (beloruse Навагрудак, Novogrudok, pole Nowogródek, litove Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna / Grodno.
Navahrudak | |||||
---|---|---|---|---|---|
"urbo de distrikta signifo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 936 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 121 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53.58333333333325.816666666667Koordinatoj: 53° 35′ N, 25° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 292 m [+] | ||||
Areo | 13,17 km² (1 317 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Navahrudak [+] | |||||
Historio
redaktiNavahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de nuna Belorusio, loĝata jam en la 10-a jarcento. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.
La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus (Nigra Rusio), kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de la Grandprinclando Litovio, de litova duko (pli poste grandduko) Mendog, ĝis ties translokiĝo al Trakai
Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.
La 24-an de decembro 1798 en Zaosie (aŭ Nowogródek) naskiĝis granda pola poeto Adam Mickiewicz.
La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al la Dua Pola Respubliko.
Dua Mondmilito
redaktiDum la germana okupado de Pollando disvolviĝis Pola Rezistomovado.
La 8-an de aŭgusto 1940 Germana polico pafmortigis el geto grandan nombron de judoj.
1.08.1943: Germanoj pafmortigis 11 polajn monaĥinojn en Navahrudak, kiuj oferis sian vivon anstataŭ 120 personoj (arestitaj de Gestapo kaj senditaj al trudlaboro en Tria Regno)
Ekonomio
redaktiGravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.
Vidindaĵoj
redakti- naskiĝdomo de Adam Mickiewicz (vidu la supran foton), pola poeto, lia statuo
- preĝejoj, i.a. la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
- la ruinoj de la kastelo de litova duko Mendog (pli poste grandduko de Litovio) (fortikaĵo el la 13-a jc.)
Konindaj personoj
redaktiĜemelaj urboj
redakti- Elbląg en Pollando
- Krynica Morska, Pollando
- Prienai, Litovio
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- M. Kosman, Historia Białorusi (Historio de Belorusio), Vroclavo 1979, ISBN 83-04-00201-9.