UNED
La Nacia Universitato de Jedistanca Edukado (hispane Universidad Nacional de Educación a Distancia, akronime UNED) estas malferma universitato ŝtata en Hispanio de ŝtata nivelo, kie eblas studi je distanco sen ĉeesti ĉiutage en klasoj; sufiĉas nur ĉeesti dum ekzamenoj. Temas pri universitato relative nova, kiu ekis en 1973 [1][2].
UNED | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | |||||
moto | Omnibus mobilibus mobilior sapientia Saĝo moviĝas pli ol ĉio moviĝanta | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1972 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 31″ U (mapo)40.41889-3.69194Koordinatoj: 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 31″ U (mapo) | ||||
lando | Hispanio | ||||
urbo | Madrido | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
La UNED instruas pere de helpo ĉu aŭdiovida ĉu per interreto. Ĝi havas centran sidejon en Madrido, sed krome ĝi havas 61 filiojn aŭ "alligitaj centroj" en ĉiuj aŭtonomaj regionoj de Hispanio[3], plus dudekon da eksterlandaj ekzamenejoj kaj student-helpejoj en Eŭropo, Ameriko kaj Afriko[4]. Pro ties specifeco kaj nivelo, ĝi ne apartenas al regiono kiel la aliaj hispaniaj universitatoj, sed al la Ministerio pri Edukado de Hispanio[5].
Jam studis en ĝi pli da 180,000 lernantoj; laŭ tio estas la unua universitato de Hispanio kaj la dua de Eŭropo [6].
Esperanto en UNED
redaktiLa lingvo-centro de UNED instruas 16 lingvojn, inter kiuj ankaŭ Esperanton ekde la lernojaro 2018-2019, per speciala interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio, kiu organizas ilin kaj dungas la instruistojn. En la lernojaro 2020-2021 aldoniĝis duanivela kurso al la komencanta kurso, laŭ nivelo B1 de la Komuna Eŭropa Referenc-Kadro por Lingvoj. La elir-diplomo de la unua nivelo respondas al A2 sed la instruado komencas de nulo kaj kovras ankaŭ nivelon A1. Ankaŭ eblas ekzameniĝi kaj ricevi diplomojn sen fari la kursojn. Ĝis la lernojaro 2023-2024 studis Esperanton en UNED 241 lernantojn.[7]
Referencoj
redakti- ↑ Órganos de Gobierno, UNED. 6. mars 2015.
- ↑ Listado Grados, UNED. 6. mars 2015.
- ↑ Gestión Centros Asociados - Universidad Nacional de Educación a Distancia UNED (CSI)
- ↑ Centros en el exterior
- ↑ Internacionalización, UNED. 6. mars 2015.
- ↑ Facts and Data, UNED, 6. mars 2015.
- ↑ Fernández Asensio, Rubèn. 2024. "Pasinteco kaj estonteco de la Eo-kursoj en UNED". Internacia Pedagogia Revuo, num. 4/2024, p. 44-47
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj Ligoj
redaktiesperante Oficiala enkonduka video "UNED, la universitato de estonteco"