Henriko la Birdisto
Henriko la Birdisto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Orientfranka imperio | |||||
Persona informo | |||||
Henricus I Auceps | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 876 | ||||
Morto | 2-an de julio 936 en Memleben, Orientfranka imperio | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | abatinejo Quedlinburg vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Orientfranka imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Liudolfidoj vd | ||||
Patro | Otto la 1-a de Saksio vd | ||||
Patrino | Hedwiga de Babenberg vd | ||||
Gefratoj | Oda de Saksio vd | ||||
Edz(in)o | Matilda de Ringelheim (911 (Gregoria)–) Hatheburg de Merseburg vd | ||||
Infanoj | Hedwig de Saksio ( Matilda de Ringelheim) Henriko la 1-a de Bavario ( Matilda de Ringelheim) Bruno la 1-a de Kolonjo ( Matilda de Ringelheim) Gerberga de Saksio ( Matilda de Ringelheim) Oto la 1-a, la Granda ( Matilda de Ringelheim) Thankmar ( Hatheburg de Merseburg) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriko la 1-a, nomata Henriko la Birdisto, Heinrich I der fogeler (naskiĝinta ĉirkaŭ 876; mortinta la 2-an de julio 936 en Memleben) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa dinastio Liudolfidoj ("Otto-idoj"). La kromnomon "la Birdisto" aŭ "la Birdkaptisto" li ricevis ĉar, laŭ legendo, li estis ĉasanta birdojn ĝuste kiam lin atingis la sciigo ke li estis elektita reĝo.
Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estrado la Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germane citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riade.[1]
Lia filo estis Oto la 1-a, kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.
Notoj kaj referencoj
- ↑ La ekzakta lokiĝo de la loko "Riade" aŭ "Riada" hodiaŭ ne plu konatas. Ĝi estis ĉe la kunfluo de du riveretoj ie en la teritorio de la hodiaŭa Saksio-Anhalto. Eblaj lokiĝoj estus aŭ Ritteburg, nun parto de la komunumo Kalbsrieth, kie la rivereto Helme enfluas pli larĝan rivereton Unstrut, aŭ alternative en Radewell, nun parto de la urbo Halle (Saale), kie la rivereto blanka Elster enfluas pli larĝan rivereton Saale (55 kilometrojn pli oriente ol la unua ebleco), aŭ Riethgen/Riedchen, nun parto de la komunumo Kindelbrück apud Weißensee, kie la rivereto schwarzenburgsche Helbe enfluas pli larĝan rivereton Unstrut (22 kilometrojn sudokcidente de la unua loko ĉe Kalbsrieth)