Fenicio
Fenicio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • stilo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Fenicio aŭ Fenicujo estis lando de antikva civilizo en la nordo de la antikva Kanaano, kun ĝia koro laŭ la marbordaj ebenaĵoj de tio, kio estas aktuale Libano kaj Sirio. La Fenicianoj estis la grandaj komercistoj kaj maristoj de la antikveco.
La fenica civilizo estis entrepreneca mara komerckulturo kiu disvastiĝis trans la Mediteraneo dum la 1-a jarmilo a.K. Tamen la antikvaj limoj de tiaj urbcentrataj kulturoj variadis. La urbo Tiro ŝajne estis la plej suda urbo. Sarepta, inter Sidono kaj Tiro, estas la plej plene elfosita urbo en la fenicia hejmlando.
Kvankam la popolanoj de la regiono nomis sin la Canaani aŭ Kenaani, la nomo "Fenicio" devenas de la grekoj, kiuj nomis ilin la Phoiniki - Φοινίκη (Phoiníkē); la greka vorto por "fenicio" estis sinonimo de la koloro purpuro aŭ ruĝo, φοῖνιξ (phoinix), per ĝia asocio kun la fama tinkturo Tira purpuro (kp. ankaŭ fenikso). Tiu ĉi tinkturo estis uzata en la antikva teksaĵa komerco; ĝi estis tre dezirebla. La fenicioj estis konataj kiel la "purpuraj homoj".
Posteuloj
[redakti | redakti fonton]La posteuloj de la fenicianoj estas hodiaŭ inter la popoloj vivantaj en la mediteranea marbordo, kiel ekzemple: libananoj, magrebanoj, Malto kaj Kipro. Laŭ genetika studo de populacioj nuntempe vivantaj en ĉi tiuj lokoj, proksimume 6% de la viroj specimenitaj havis Y-kromosomon kiu povus esti ligita al fenica migrado. Libananoj, kaj precipe la maronita kristana populacio, bazigas libanan naciismon sur fenica historio.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Tyre through the ages, Nina Jidéjian, Dar al-Machreq, Bejruto, 1969 (anglalingva)
- Je m'appelle Byblos, Jean-Pierre Thiollet, H & D, Parizo, 2005 (franclingva, ISBN 2 914 266 04 9)
- Cerqueiro Daniel; Las Naves de Tarshis o ¿quienes fueron los Fenicios. Ed. Pequeña Venecia. ISBN 987-9239-13-X. Buenos Aires 2002.