Manifesto de la Komunista Partio
Das Kommunistische Manifest | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Manifest der Kommunistischen Partei | ||||
Unua eldono | |||||
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Karl Marx kaj Friedrich Engels | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 21-a de februaro 1848 | ||||
Eldoninto | Workers' Educational Association | ||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Trajtoj | |||||
Temo | Historia materiismo, klasbatalo, socialismo | ||||
Ĝenro | Manifesto | ||||
Loko de rakonto | Germanio | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | Arthur Baker | ||||
| |||||
La Manifesto de la Komunista Partio (germane Manifest der Kommunistischen Partei), ofte nomata La Komunista Manifesto, estis eldonita la 21-an de februaro 1848 kaj estas unu el la plej influantaj politikaj traktaĵoj. Ĝin verkis Karl Marx kaj Friedrich Engels, komisiitaj de la Komunista Ligo, kies celoj estas esprimitaj en la teksto. Ĝi insistas pri historio de klasbataloj kaj proponas agovojon al proletara revolucio celanta forigi la burĝaron el la regado de la ŝtato por poste veni al senklasa socio.
Aŭtoreco
[redakti | redakti fonton]Kvankam aperas la nomoj de Engelso kaj Markso ĉe la titolo, Engelso skribis en la antaŭparolo al la germanlingva eldono de 1883, ke la Manifesto estas "esence verko de Markso" kaj ke "la baza penso apartas nure kaj ekskluzive al Markso". En 2013 manuskripto de la Manifesto de la Komunista Partio kun La Kapitalo estas elektita kadre de Memoro de la Mondo.[1]
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Manifesto de la Komunista PartioLa komunista manifesto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Karl Marx kaj Friedrich Engels | |
Eldonjaro | • 1907 (C.H. Kerr & Co.) • 1923 (SAT 1-a eldono) • 1924/1925 (SAT 2-a eldono) • 1936 (SAT 3-a eldono) • 1990 (Progreso) • 2015 (MAS) • 2017 (MAS) | |
Urbo | • Chicago • Leipzig • Moskvo • Embres-et-Castelmaure | |
Eldoninto | • C.H. Kerr & Co. • Sennacieca Asocio Tutmonda • Progreso • Monda Asembleo Socia | |
- Manifesto de la Komunista Partio (Chicago: C.H. Kerr & Co 1907) 65 p.
- el la angla tradukis Arthur Baker.
- La komunista manifesto (Düsseldorf: Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda 1923, 1924/1925, 1936) 48 p.
- el la germana tradukis Emil Pfeffer.
- Manifesto de la Komunista Partio (Moskva: Eldonejo "Progreso" 1990) 82 p. kun ilustraĵoj ISBN 5-01-002341-5
- el la germana tradukis kaj originale postparolis Detlev Blanke.
- Manifesto de la Komunista Partio, kun antaŭparolo de Eric Hobsbawm (Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia 2015) 126 p. ISBN 978-2-36960-015-2
- el la germana tradukis Vilhelmo Lutermano.
Ĉiuj kvar supre menciitaj tradukoj, kun parta traduko farita de T. Veder kaj kun la germana originalo, aperis en 2017 ĉe MAS:
- Karlo Markso kaj Frederiko Engelso, Manifesto de la Komunista Partio en la tradukoj de Arturo Baker (1908), Emil Pfeffer (1923), (T. Veder [1933]), Detlev Blanke (1990), Vilhelmo Lutermano (2015) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 386 p., ISBN 978-2-36960-085-5.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- I N K O Elŝutligilo de la versio de Inko (PDF-dosiero);
- https://www.marxists.org/esperanto/marx-engels/1848/manifesto kun traduko de Vilhelmo Lutermano (2015)
- Javier Alcalde, Peri internacie la komunisman penson: socia historio de la tradukoj de Marx en Esperanton (ekde min 45) - Esperantologia Konferenco 2021.
La Manifesto kaj muziko
[redakti | redakti fonton]En 1932 Erwin Schulhoff (1894–1942) muzikigis la tekston de Marx kaj Engels kiel kantaton laŭ iom modifita teksta aranĝo de R. Fuchs sub titolo Das kommunistische Manifest.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Schriften von Karl Marx: "Manifesto der Kommunistischen Partei" (1848) und "Das Kapital", erster Band (1867). Arkivita el la originalo je 2016-01-22. Alirita 2017-11-07 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj de Karl Marx
- Libroj de Friedrich Engels
- Esperanto-libroj aperintaj en 1907
- Eldonaĵoj de C.H. Kerr & Co.
- Libroj aperintaj en 1848
- Politiko en 1848
- Libroj pri komunismo
- Komunismaj libroj
- Historia materiismo
- Memoro de la Mondo
- Politikaj manifestoj
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience