Administra divido de Brazilo
La Federacia Respubliko Brazilo estas dividita en 26 subŝtatojn/federacierojn kaj unu rekte federacieran distrikton (portugale Distrito Federal do Brasil). Kiel malsupra memstara administra nivelo sub federacieroj ekzistas la municipoj. La federacia distrikto konsistas esence el la urbo Braziljo.
La subŝtatoj de Brazilo grupiĝas en kvin regionegoj, kiel montras la supra mapo dekstre.
Federacieroj
[redakti | redakti fonton]Flago | Subŝtato | Oficiala nomo | Mallongigo | Ĉefurbo | Areo (km²) | Loĝantaro (2005) | Loĝantardenso (2005) |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Akro | Acre | AC | Rio Branco | 152.581,4 | 656.043 | 4,30 | |
Alagoaso | Alagoas | AL | Maceió | 27.767,7 | 3.015.912 | 108,61 | |
Amapao | Amapá | AP | Makapao | 142.814,6 | 594.587 | 4,16 | |
Amazonio | Amazonas | AM | Manaŭo | 1.570.745,7 | 3.232.330 | 2,05 | |
Bahio | Bahia | BA | Salvador de Bahio | 564.692,7 | 13.815.334 | 24,46 | |
Cearao | Ceará | CE | Fortalezo | 148.825,6 | 8.097.276 | 54,40 | |
Espirito-Santo | Espírito Santo | ES | Vitória | 46.077,5 | 3.408.365 | 73,97 | |
Federacia Distrikto | Distrito Federal | DF | Braziljo | 5.801,937 | 2.562.963 | 441,74 | |
Gojaso | Goiás | GO | Goiânia | 340.086,7 | 5.619.917 | 16,52 | |
Maranjo | Maranhão | MA | San-Luiso | 331.983,3 | 6.103.327 | 18,38 | |
Mato-Groso | Mato Grosso | MT | Cuiabá | 903.357,9 | 2.803.274 | 3,10 | |
Minas-Ĝerajso | Minas Gerais | MG | Belo Horizonte | 586.528,3 | 19.237.450 | 32,79 | |
Norda Rio-Grando | Rio Grande do Norte | RN | Natalo | 52.796,8 | 3.003.087 | 56,88 | |
Paraibo | Paraíba | PB | Ĵoan-Pesoo | 56.439,8 | 3.595.886 | 63,71 | |
Paranao | Paraná | PR | Kuritibo | 199.314,9 | 10.261.856 | 51,48 | |
Parao | Pará | PA | Belemo | 1.247.689,5 | 6.970.586 | 5,58 | |
Pernambuko | Pernambuco | PE | Recife | 98.311.6 | 8.413.593 | 85,58 | |
Piaŭio | Piauí | PI | Teresina | 251.529,2 | 3.006.885 | 11,95 | |
Rio-de-Ĵanejrio | Rio de Janeiro | RJ | Rio-de-Ĵanejro | 43.696,1 | 15.383.407 | 352,05 | |
Rondonio | Rondônia | RO | Porto Velho | 237.576,2 | 1.153.459 | 6,46 | |
Rorajmo | Roraima | RR | Boa Vista | 224.299,0 | 391.317 | 1,74 | |
Sankta Katarino | Santa Catarina | SC | Florianópolis | 95.346,2 | 5.866.568 | 61,53 | |
San-Paŭlo | São Paulo | SP | San-Paŭlo | 248.209,4 | 40.442.795 | 162,93 | |
Serĝipo | Sergipe | SE | Arakaĵuo | 21.910,3 | 1.967.761 | 89,81 | |
Suda Mato-Groso | Mato Grosso do Sul | MS | Campo Grande | 357.125,0 | 2.264.468 | 6,34 | |
Suda Rio-Grando | Rio Grande do Sul | RS | Porto-Alegro | 281.748,5 | 10.845.087 | 38,49 | |
Tokantinso | Tocantins | TO | Palmas | 277.620,9 | 1.305.728 | 4,70 |
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La municipoj (portugae Municípios) transprenas la esencajn administrajn taskojn. Entute nun (2015) ekzistas 5570 tiaj municipoj. La federaciero Minas-Ĝerajso havas per 853 la plej multajn municipojn.
Aparte grandaj urboj, ekzemple San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, estas subdividitaj en subprefektujoj (subprefeituras). San-Paŭlo disponas pri 31, Rio-de-Ĵanejro pri 7 subprefektujoj.
La urboj Braziljo kaj Rio-de-Ĵanejro estas pokaze subdividitaj en administrajn regionojn, je kio la 33 administraj regionoj de Rio-de-Ĵanejro fakte estas subprefektujoj.
Historia evoluo
[redakti | redakti fonton]-
1534
Capitanias hereditárias en portugala kolonia imperio -
1573
Komenco per du ŝtatoj -
1709
Sep praaj provincoj -
1789
Inconfidência Mineira (brazila movado por sendependigo) -
1822
Imperiestraj provincoj -
1889
Federacieroj je deklarado de la respubliko -
1943
Aliĝo da landlimaj regionoj -
1990
Nuna subdivido
Statistika subdivido
[redakti | redakti fonton]Ne al la administraj unuoj apartenas la regionoj (ankaŭ nomataj grandregionoj) formitaj pro statistikaj kaŭzoj. Tiuj ĉi estas subdividitaj en mezoregionojn kaj etregionojn. Tiuj ĉi ne estas teritoria korporacio. Ekzistas nun kvin grandregionoj en Brazilo.
-
Regiona subdivido en 1913
-
Regiona subdivido en 1938
-
Regiona subdivido en 1945
-
Regiona subdivido en 2015
Nordo (Região Norte)
[redakti | redakti fonton]La Nordo konsistigas 45,27 elcentojn de la brazila teritorio. Samtempe ĝi estas la regiono kun la dua plejmalmultaj loĝantoj, nome 15.864.454 dum la popolcenso de 2010.
La okcidento de la norda regiono estas industrie malmulte evoluinta kaj ne bone malfermita. Anstataŭe ĝi hejmigas per la amazona baseno la plej grandan ekologian sistemon de la mondo.
Al la Regiono Nordo apartenas la federacieroj:
Nordoriento (Região Nordeste)
[redakti | redakti fonton]Proksimume kvarono de la brazilanoj, precize 53.081.950 loĝantoj, vivas en la Regiono Nordoriento. La regiono estas kulture multvaria. Ĝin stampis la portugala kolonia regado, la afrika kulturo de la iamaj sklavoj kaj ne laste indianaj influoj.
Mezokcidento (Região Centro-Oeste)
[redakti | redakti fonton]La regiono, per 14.058.094 loĝantoj, la plej malriĉa je loĝantoj dankas sian gravecon precipe al sia riĉeco je krudmaterialoj. La Regiono Mezokcidento tamen ne estas bone malfermita, sed oni klopodas fortikigi ĝin. Unu rimedo tiucela estis interalie la translokado de la ĉefurbo al Braziljo.
Sudoriento (Região Sudeste)
[redakti | redakti fonton]En la Regiono Sudoriento vivas per 80.364.410 loĝantoj proksimume 42 % de la brazilanoj kaj pli homoj ol en ĉiu alia latinamerika lando. Per la aglomeraĵoj San-Paŭlo kaj Rio de Janeiro ĉi tiu regiono estas la ekonomia motoro de la lando.
Sudo (Região Sul)
[redakti | redakti fonton]La Regiono Sudo estas la plej malgranda regiono de Brazilo. La klimataj kondiĉoj similas al tiuj de suda Eŭropo. La regiono montras klare kulturajn influojn de germanaj kaj italaj enmigrintoj, kiuj prefere ekloĝis en ĉi tiu regiono. Proksimume 85 elcentoj de la 27.386.891 loĝantoj estas blankuloj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Brazilaj municipoj Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Teritoria organizo