Alfred Polgar
Alfred Polgar | |||||
---|---|---|---|---|---|
La tombo de Polgar en Zuriko.
| |||||
Persona informo | |||||
Alfred Polgar | |||||
Naskonomo | Alfred Polak | ||||
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1873 en Vieno | ||||
Morto | 24-an de aprilo 1955 (81-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Tombo | Tombejo Sihlfeld, A 34 8 83144 vd | ||||
Lingvoj | germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Ea von Allesch (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Archibald Douglas • L. A. Terne vd | ||||
Okupo | verkisto tradukisto ĵurnalisto lingvisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alfred POLGAR (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1873 en Vieno, mortinta la 24-an de aprilo 1955 en Zuriko) estis aŭstra verkisto, kritikisto kaj majstro de felietono. Liaj etprozaĵoj staras klare en la tradicio de Peter Altenberg, kies postlasaĵon li eldonis ekde 1925. Kontraŭe al li Polgar flegis akran-ironian stilon plenan de agresivemo. Krome li skribis eseojn, skizojn kaj novelojn. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la ekzameno ĉe komerca faklernejo li laboris ekde 1895 ĉefe kiel redaktisto kaj teatrokritiksto, i.a. por la gazetoj Wiener Allgemeine Zeitung, Berliner Schaubühne, Weltbühne kaj Tagebuch (liaj tieaj glosoj aperis je parto poste en la kolekto Ja und Nein de 1926). En tiu tempo li rigardatis kiel la plej influa teatrokritisto germanlingva. Por la viena kabaredo Fledermaus li verkis, kune kun Egon Friedell, la ege sukcesan filologan satiron Goethe (1908), kiun oni ludis sinsekve ne malpli ofte ol 300 fojojn. Tuj poste li publikigis en la satira magazino Simplicissimus siajn unuajn rakontojn pri la bohemo de la vienaj kafejoj (ĉefe en la Café Central): ekzemple Bewegung ist alles (1909) kaj Hiob (1912).
Stilŝanĝo post la mondmilito
[redakti | redakti fonton]Pro la spertoj dum la Unua mondmilito liaj verkoj iĝis pli socikritikaj: tamen li ne rakontis la kruelecon militan sed la suferon malantaŭ la fronto ĉe la civiluloj (Kleine Zeit, 1919; Schwarz auf Weiß, 1929). Ankaŭ liaj eseoj iĝis nun pli skeptikaj (An den Rand geschrieben, 1926). En 1931 li kuneldonis kun la ekspresionisto Franz Theodor Csokor la komedion Die Defraudanten.
Post la incendio de Reichstag li retransloĝiĝis de Berlino Vienon, kie li restis ĝis 1938. Tra Parizo li alvenis en 1940 en Usono. Tie li laboris - same kiel Alfred Döblin, kiun li renkontis en la ekzilo – kiel scenaristo kaj tradukisto en Hollywood. En 1951 li ricevis kiel unua ulo la novkreitan premion Preis für Publizistik der Stadt Wien.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Der Quell des Übels und andere Geschichten. Verlag für Literatur und Kunst; München 1908.
- Bewegung ist alles. Novellen und Skizzen. Literarische Anstalt Rütten & Loening; Frankfurt am Main 1909.
- Hiob. Ein Novellenband. Albert Langen; München 1912.
- Liliom. Vorstadtlegende in 7 Bildern und einem szenischen Prolog, Deutsch-Österreichischer Vlg., Wien/Leipzig 1912.
- Kleine Zeit. Fritz Gurlitt; Berlin 1919.
- Max Pallenberg. Erich Reiß Verlag; Berlin 1921.
- Gestern und heute. R. Kaemmerer; Dresden 1922.
- Orchester von oben. E. Rowohlt; Berlin 1926
- An den Rand geschrieben. E. Rowohlt; Berlin 1926.
- Ja und Nein (Vier Bände). E. Rowohlt; Berlin 1926/27.
- Ich bin Zeuge. E. Rowohlt; Berlin 1927.
- Schwarz auf Weiß. E. Rowohlt; Berlin 1929.
- Hinterland. E. Rowohlt; Berlin 1929.
- Bei dieser Gelegenheit. E. Rowohlt; Berlin 1930.
- Ansichten. Rowohlt; Berlin 1933.
- In der Zwischenzeit. Allert de Lange; Amsterdam 1935.
- Sekundenzeiger. Humanitas-Verlag; Zürich 1937.
- Handbuch des Kritikers. Oprecht; Zürich 1938.
- Geschichten ohne Moral. Oprecht; Zürich 1943.
- Anderseits. Querido Verlag; Amsterdam 1948
- Begegnung im Zwielicht. Blanvalet; Berlin 1951.
- Standpunkte. Rowohlt; Hamburg 1953.
- Fensterplatz. Rowohlt; Berlin 1959.
- Im Vorüberfahren. Büchergilde Gutenberg; Frankfurt am Main 1960.
- Bei Lichte betrachtet. Rowohlt; Reinbek 1970; Zusammengestellt von Bernt Richter.
- Die Mission des Luftballons. Skizzen und Erwägungen. Verlag Volk und Welt; Berlin 1975.
- Taschenspiegel. Löcker; Wien 1979.
- Sperrsitz. Löcker; Wien 1980.
- Lieber Freund! Lebenszeichen aus der Fremde. Zsolnay; Wien, Hamburg 1981.
- Kleine Schriften. eld. Marcel Reich-Ranicki kaj Ulrich Weinzierl, Rowohlt; Reinbek 1982–1986, ses volumoj:
- Musterung
- Kreislauf
- Irrlicht
- Literatur
- Theater I
- Theater II
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Andreas Nentwich: Alfred Polgar. Leben in Bildern. Deutscher Kunstverlag, Berlin 2012, ISBN 3-422-07154-4.
- Eva Philippoff: Alfred Polgar. Ein moralischer Chronist seiner Zeit. Minerva, München 1980, ISBN 3-597-10250-6.
- Harry Rowohlt (eld.): Alfred Polgar. Das große Lesebuch. Kein & Aber, Zürich 2003, ISBN 3-03-695116-4.
- Ulrich Weinzierl: Alfred Polgar. Eine Biographie. Löcker, Wien 2005, ISBN 3-85409-423-X.
- Evelyne Polt-Heinzl, Sigurd Paul Scheichl (eld.): Der Untertreiber schlechthin. Studien zu Alfred Polgar. Löcker, Wien 2007, ISBN 3-85409-451-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉiuj artikoloj de Polgar en la fakgazeto Weltbühne.
- Kolekto da ligiloj pri Polgar.
- http://www.dradio.de/dlf/sendungen/buechermarkt/213880/ Elsendo jpri Polgar fare de Deutschlandradio.
- Manuskripto de radielsendo pri Polgar.[rompita ligilo]
- Pri Polgar kaj la Café Central.
- Radio-portreto en 2002. Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine