Alto Malcantone
Alto Malcantone | |
---|---|
Blazono de Alto Malcantone | |
Breno, ĉefloko de Alto Malcantone | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Breno |
Koordinatoj | 46° 2′ 2″ N 8° 52′ 12″ O / 46.03389 °N, 8.87000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 2″ N 8° 52′ 12″ O / 46.03389 °N, 8.87000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1323 |
Areo | 21,92 km² |
Alteco | 810 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6938 Breno 6938 Fescocia kaj Vezio 6939 Arosio kaj Mugena |
Komunumkodo | 5237 |
Mapo de Alto Malcantone |
Alto Malcantone estas komunumo de la komunumaro Breno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Breno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Alto Malcantone situas en la supra parto de la maronarbara regiono Malcantone proksimume 10 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Arosio, Breno, Fescoggia, Mugena kaj Vezio.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,92 km², de kiuj 68,4% estas kovritaj de arbaro, 18,2% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Alto Malcantone limas en nordo al Monteceneri, en nordoriento al Torricella-Taverne, en orientnordoriento al Bedano, en oriento al Gravesano, en orientsudoriento al Manno, en sudoriento al Bioggio, en sudsudoriento Cademario, en sudo al Aranno, en sudsudokcidento al Miglieglia, en okcidento al Curiglia con Monteviasco (Provinco Varese, Italio), kaj en nordnordokcidento al Gambarogno.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Alto Malcantone situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de kurboriĉa flanka vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo en Gravesano kaj kondukas tra la kvin vilaĝoj de Alto Malcantone al Breno, de kie unu vojo kondukas malsupren al Aranno kaj alia al Miglieglia. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas proksimume 5 kilometrojn nordoriente de Alto Malcantone en Manno. Pere de buslinio de Miglieglia al Lamone la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Alto Malcantone estis fondita en la jaro 2005 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Arosio, Breno, Fescoggia, Mugena kaj Vezio. [3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Alto Malcantone – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo San Lorenzo en Breno
-
Preĝeno Sant'Agata en Mugena
-
Arosio, Alto Malcantone
|