Ausias March
Ausiàs March | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1397 en Gandia | |
Morto | 1459 en Valencio | |
Lingvoj | hispana • kataluna vd | |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono vd | |
Familio | ||
Patro | Pere March vd | |
Edz(in)o | Isabel Martorell Joana Escorna | |
Profesio | ||
Okupo | Poeto kaj kavaliro | |
Literatura portalo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ausiàs March [aŭziás mark] (Gandia, 1397 - Valencio, 1459) estis valencilanda poeto kaj kavaliro. Oni konsideras lin la plej granda poeto de la kataluna mezepoka literaturo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1397, filo de la poeto Pere March kaj de Elionor de Ripoll. Post milita vivo en Italio, li retiriĝis, 27-jara, en Valencio kaj postenis kiel reĝa falkisto. Li edziĝis al Isabel Martorell, fratino de la verkisto Joanot Martorell kiam li havis 40 jarojn. Li vidviĝis post nur du jaroj, kaj tuj reedziĝis al Joana Escorna. Krome, li havis eksteredzajn rilatojn kaj diversajn filojn. Li mortis en 1459.
Li estis bone konita en la Aragona kortego, ĉar la kastilia verkisto, Markizo de Santillana, Iñigo de Mendoza, kiu ĉeestis dum sia junaĝo tiun kortegon, citas lin en sia verko "Prohemio" kune kun Jordi de Sant Jordi.
Liaj poezioj apartiĝas de la tradicio pro sia spirita profundeco kaj pro sia "aspra" stilo kiu alproksimigas lin al postaj romantikaj poetoj kiel la angla Lord Byron eĉ superante ilin. Lia poezio esprimas la moralan kontraston inter la spirita amo kaj la seksa kaj karna amo kiu turmentas lin. Li superas la tradicion por krei tute novan stilon kiu distingiĝas nete de tiu de la trobadoroj kaj de tiu de la tiama frua petrarkismo. Sed li elmontras samtempe eksterordinaran scion de la tradicio: Aristotelo, Cicerono, Ovidio, trobadoroj, Petrarko, ktp. Li estas la unua alta poeto kiu uzis lingvon puran pri okcitanaj formoj kaj tute valencia. Pro la rapida evoluo de la valenca lingvo kaj pro la kompliko de liaj konceptoj, ne ĉiuj kapablis kompreni lin. Estis kelkaj valenciunaj poetoj kiuj asimilis lian verkon en pli simplaj formoj (kiel Pere Serafí) kaj valencaj poetoj (kiel Lluís del Milà kaj Ferrandis d'Heredia).
La valencidevena poeto, sed ĉiam loĝinta en la hispana kortego en Toledo, Juan Boscán (kataluna originala nomo: Joan Boscà), kiu enkondukis la italdevenan formon de la soneto en Kastilion, estis ankaŭ diskoniganto kaj adaptanto de March. Aliaj famaj kastilaj verkistoj bone konintaj la verkojn de March estis Garcilaso de la Vega, amiko de Boscán kaj jam poste, la portugalo -sed verkisto en la kastila- Jorge de Montemayor kaj alia granda poeto Fray Luis de León. Post la revigliĝo de la kataluna lingvo dum la 19-a jarcento, oni eklaboris kritikajn eldonojn de lia kantaro.
Ekzistas tradukoj de lia verkaro en la angla kaj en aliaj lingvoj, unu el ili en Esperanto, de Abel Montagut:
- Amkantoj. 60 poemoj / Cants d'amor. 60 poemoj. Generalitat Valenciana. Valencio, 1993. 147 p.