Saltu al enhavo

Carlos Saavedra Lamas

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Saavedra Lamas
Nobel-premiito
Persona informo
Carlos Saavedra Lamas
Naskiĝo 1-an de novembro 1878 (1878-11-01)
en Bonaero
Morto 5-an de majo 1959 (1959-05-05) (80-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Rekoleta Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bonaero
National School of Buenos Aires (en) Traduki
Nacia Universitato La Plata Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partido Autonomista Nacional Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Lucas González (mul) Traduki ()
Roque Sáenz Peña () Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juristo
politikisto
diplomato
advokato
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko, diplomatio, labora juro, internacia juro kaj konstitucia juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos SAAVEDRA LAMAS (Bonaero, 1-a de novembro 1878 - 5-a de majo 1959) estis argentina politikisto, diplomato kaj juristo. Li ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 1936.

Li studis Juron en la Universitato de Bonaero. Li estis deputito kaj poste Ministro de Justico kaj Publika Instruo (1915) kaj de Eksteraj Rilatoj (1932 - 1938), dum la prezidenta periodo de Agustín P. Justo.

Kiel Ministro li prezidis la Konferencon de Paco de Ĉako, en kiu partoprenis la registaroj de Brazilo, Ĉilio, Peruo, Urugvajo kaj Usono, dum kiu subskribiĝis armistico, kiu finis la Ĉakan Militon (1932 - 1935).

Li inspiris la t.n. Kontraŭmilitan Pakton Saavedra Lamas, subskribitan de 21 landoj, kaj kiu fariĝis internacia jura ilo kontraŭ la milito.

Pro tiuj ĉi agadoj li ricevis la Nobelpremion pri Paco en 1936.

Li poste dediĉis sin al la universitata kaj akademia vivo.