Saltu al enhavo

Eriko la 14-a (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eriko la 14-a de Svedio
Reĝo de Svedio
Regado 15601568
Antaŭulo Gustavo Vasa
Sekvanto Johano la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1533 (1533-12-13)
en Tre Kronor Castle
Morto 26-an de februaro 1577 (1577-02-26) (43-jaraĝa)
en Örbyhus
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Venenado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Västerås Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Eriko la 14-a (Svedio)
Familio
Dinastio Dinastio Vasa vd
Patro Gustavo Vasa Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Katarina de Saksio-Laŭenburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Johano la 3-a de Svedio, Catherine Vasa of Sweden (en) Traduki, Princess Cecilia of Sweden (en) Traduki, Magnus, Duke of Östergötland (en) Traduki, Anna of Sweden (en) Traduki, Princess Sophia of Sweden (en) Traduki, Princess Elizabeth of Sweden (en) Traduki kaj Karolo la 9-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Karin Månsdotter (en) Traduki (1568–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Agda Persdotter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Virginia Eriksdotter (en) Traduki
 ( Agda Persdotter (en) Traduki)
Henri Vasa (en) Traduki
 ( Karin Månsdotter (en) Traduki)
Princess Sigrid of Sweden (en) Traduki
 ( Karin Månsdotter (en) Traduki)
Constantia Eriksdotter (en) Traduki
 ( Agda Persdotter (en) Traduki)
Gustavo de Svedio (1568–1607)
 ( Karin Månsdotter (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Registaro kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eriko la 14-a de Svedio

Eriko la 14-a (* 13-a de decembro 1533 en Stokholmo; † 26-a de februaro 1577 en Örbyhus ĉe Upsalo) estis de 1560 ĝis 1568 reĝo de Svedio. Eriko estis filo de reĝo Gustavo la 1-a kaj lia unua edzino Katarina de Saksio-Laŭenburgo.

Dum la reĝeco de Eriko, li estis en konflikto kun sia duonfrato Johano, tiam duko de Finnlando. De 1563 ĝis 1567 Eriko tenis Johanon kaj ties edzinon Katarina Jogajlido kiel kaptitoj en kastelo Gripsholm. Dum tiu kaptiteco Katarina naskis Sigismondon, kiu pli poste fariĝis reĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio.

Eriko komencis sian karieron kiel inteligenta kaj ambicia reganto, sed iom post iom ekmontris signojn de mensa malstabilo, kiu pliiĝis ĝis frenezo. En 1567 li paranoje murdigis plurajn anojn de la nobela familio Sture. Finfine en 1568, svedia nobelaro ribelis kontraŭ li kaj sentronigis lin. Plurajn jarojn li restis kaptita en malsamaj liberejoj, kaj fine mortis, probable venenigita per arseno, kiun oni trovis en 1958 en lia korpo. Tradicie oni rakontas ke li mortis per venenigita pizosupo.

Filo de li estis Gustav Eriksson Vasa (1568-1607) kiu foriris al Rusio, estis princo de Ugliĉ dum 1601-1605 kaj fine mortis en Kaŝin kaj estis entombigita tie.

Eriko la 14-a kaj lia frato Karolo la 9-a alprenis la altajn reganto-numerojn surbaze de la duonfikcia historia priskribo Historia de omnibus Gothorum Sveonumque regibus (latine, "Historio de ĉiuj svedaj reĝoj") verkita de Johannes Magnus, historiisto kaj lasta katolika ĉefepiskopo de Svedio. Tiu verko enhavas multajn Erikojn kaj Karolojn, plejparte elpensitajn. Ne estas konate kiom da reĝoj nomataj Eriko ekzistis antaŭ Eriko la 14-a - estis almenaŭ ses, plus kelkaj pretendantoj, pri kiuj oni scias tre malmulte. Inter tiuj menciindas Eriko la 9-a.