Esztergom
Esztergom | |||
slovake Ostrihom, ĉeĥe Ostřihom | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Esztergom | |||
Lando | Hungario | ||
---|---|---|---|
Departemento | Komárom-Esztergom | ||
Distrikto | Distrikto Esztergom | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Hungara reĝlando | ||
Parto de | Transdanubio | ||
Montaro | Pilis | ||
Najbaras kun | Štúrovo Slovakio | ||
Urbaj partoj | Búbánatvölgy, Szamárhegy, Kerektó | ||
Konstruaĵo | Ponto de Mária Valéria | ||
Rivero | Danubo | ||
Situo | Esztergom | ||
- alteco | 105 m s. m. | ||
- koordinatoj | 47° 47′ 45″ N 18° 44′ 17″ O / 47.79583 °N, 18.73806 °O (mapo) | ||
Areo | 100,35 km² (10 035 ha) | ||
Loĝantaro | 30 928 (2009) | ||
Denseco | 308,2 loĝ./km² | ||
Fondo | 972 | ||
Urbestro | Etelka Romanek | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 2500-2509 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 33 | ||
Situo enkadre de Hungario
| |||
Vikimedia Komunejo: Esztergom | |||
Retpaĝo: www.esztergom.hu | |||
Esztergom [estergom] prononco (germane: Gran, slovake Ostrihom) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en distrikto de Esztergom, kies centro estas. La urbo estis departementejo de Esztergom (reĝa departemento) kaj estas sidloko de primaso (ankaŭ sidejo de ĉefdiocezo) de Hungario.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur montetoj, laŭ dekstra bordo de Danubo havanta ponton, fine de ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Esztergom. Kontraŭe troviĝas iama distriktejo Párkány la nuna Štúrovo.
Urbopartoj estas Búbánatvölgy, Szamárhegy kaj Kerektó.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas pitoreska kaj belsitua loko kiu dum ĉiuj tempoj estis loĝata. La Frankoj nomis ĝin Oster-ringun (orienta fortikaĵo), kaj tio tordiĝis tra la mezepoka Strigonium al la nuna nomo. Sur apenaŭ alta plataĵo (157 m) en la malkovrita Fortikaĵo rezidis la unua reĝo, Stefano la 1-a (Hungario), kaj Esztergom restis ĉefurbo de la lando ĝis la tatara invado. La iama Reĝa Palaco en la Fortikaĵo prezentas erojn el la frua mezepoko: gotika halo, loĝĉambro el la 12-a jarcento, kaj malnovaj arkitekturaĵoj indas je vizito. La kapelo parte restis sendifekta, kun eminentaj historiaĵoj (kapitelo kun homa kapo).
Sur tiu de bastionmuroj ĉirkaŭata plataĵo staras la monumenta Baziliko, sur fundamentoj de jarmilon pli frue konstruita antaŭulo. Ĝi estas la plej granda preĝejo en la lando (118×40 m), inaŭgurita en la nuna formo en 1856 – per la "Meso de Esztergom" de Francisko Liszt.
Estas aparte rimarkindaj: la "Bakócz-kapelo", konstruita en la 16-a jarcento el ruĝmarmoro, vere admirinda renesanca kreaĵo; la grandega altarbildo (13×6,4 m), kun eksterordinaraj dimensioj, laŭ Ticiano de Michelangelo Grigoletti. El marmoro blanka de Carrara fariĝis kovraĵoj kaj statuoj, inter ili ankaŭ de Canova. En la Trezorejo de la Baziliko videblas tre riĉaj ekleziaj juveloj kaj aliaj atributoj, jarmilo kolektitaj, sekve troviĝas tie arthistorie elstaraj majstraĵoj, kaj historie gravaj, koncerne la kronadajn ceremoniojn de la reĝoj.
En la Primas-Palaco, kiu ekstere-interne portas renesancan karakteron, rezidas la ĉefepiskopo de la romkatolika eklezio. Ĝia Muzeo Kristana enhavas grandan kolekton de grandaj italaj pentristoj kaj de mezepokaj hungaraj pentraĵoj. Altvaloraj estas la majstra ĉerkveturilo Dia (uzita dum liturgio), kaj la malnovaj kodeksoj kun pra-presaĵoj.
Urbodomo rokoko-stila, kaj aliaj belaj, admirindaj domoj ĉe ĉarmaj stratoj kaj placoj, apud multaj interesaj vidindaĵoj vekas la atenton de la promenantoj, vizitantoj de Esztergom.
Aliflanke de Danubo situas la (nun slovakia) urbo Štúrovo (hungare Párkány), nun unu el la ĝemelaj urboj de Esztergom. La du urbojn ligas ponto, detruita en la dua mondmilito kaj rekonstruita nur en 2001.
En la urbo produktas aŭtomobilojn la firmao Suzuki.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Espoo (Finnlando) ekde 1974
- Štúrovo (Slovakio) ekde 1991
- Bamberg (Germanio) ekde 1992
- Cambrai (Francio) ekde 1992
- Ehingen (Germanio) ekde 1992
- Maintal (Germanio) ekde 1993
- Gniezno (Pollando) ekde 1994
- Mariazell (Aŭstrio) ekde 2002
- Canterbury (Anglio) ekde 2004
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Dipatrino
- Primasa Palaco (Esztergom)
- Preĝejo de Sankta Anna (Esztergom)
- Franciskana preĝejo de Sankta Anna (Esztergom)
- Preĝejo de Sankta Georgo (Esztergom)
- Preĝejo de Ignaco Lojola (Esztergom)
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Esztergom)
- Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Esztergom)
- Kapelo de Sankta Rozalia (Esztergom)
- Kirko Sankta Mikaelo (Esztergom)
- Preĝejo Prezento de Sankta Maria (Esztergom)
- Kapelo de Bona Pastoro (Esztergom)
- Malnova kapelo de Bona Pastoro (Esztergom)
- Golgota kapelo (Esztergom)
- Kapelo de Dolora Virgulino (Esztergom)
- Kapelo de Stefano la 1-a (Hungario) (Esztergom)
- Kapelo de Johano Baptisto (Esztergom)
- Sinagogo (Esztergom)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Esztergom naskiĝis kaj mortis:
- en Esztergom naskiĝis:
- Sankta Piroska
- Jolanda de Hungario
- agronomo Imre Deininger
- akademiano Gyula Forster
- aktoroj Ilona Mattyasovszky kaj Soma Szarvasi
- altlerneja instruisto Endre Kaposi
- episkopo Károly Rimely
- instruisto Norbert Duka-Zólyomi
- juristoj István Ereky kaj Imre Krajner
- János Szabó (kanoniko)
- kanoniko Ferenc Osvald
- kemiistoj Gyula Gróh kaj István Schenek
- pentristo Imre Magyarász
- politikisto Károly Ereky
- reĝisoro Ágoston Kollányi
- Imre Szabó (trejnisto)
- Béla Révész (verkisto)
- violonisto Nándor Zsolt
- en Szentgyörgymező (nun parto de Esztergom) naskiĝis:
- en Esztergom mortis:
- aktoro Paula Környey
- arkitekto János Packh
- ĉefepiskopo János Vitéz
- episkopoj Ágoston Forgách, Károly Hornig, István Majer, Pál Palásthy, József Szabó kaj Gyula Walter
- juristo Károly György Rumy
- Ferenc Komlóssy (kanoniko)
- preposto Lajos Crescens Dedek
- primasoj Dénes Szécsi, József Kopácsy, László Lékai, Jusztinián Serédi, János Simor, János Csernoch kaj János Scitovszky
- reĝo Stefano la 1-a (Hungario)
- poeto Bálint Balassi
- Károly Somogyi (teologo)
- titularaj episkopoj Mihály Bogisich kaj József Pellet
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2018-02-22) Esztergom — la urbo de hungaraj reĝoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-02-19. Alirita 2018-02-19 . (blogaĵo pri ekskursa vizito en 2016)
|
|