Fluorizita eteno-propeno
Denseco | 2150 kg/m3 |
Fleksa modulo | 586 MPa |
Dilata forteco | 23 MPa |
Plilongiĝo je rompo | 325% |
Falda eltenivo | Varias |
Fandopunkto | 260 °C |
Maksimuma operacia temperaturo | 204 °C |
Akva absorbo | <0,01 % post 24 horoj |
Izola konstanto je 1 MHz | 2,1 |
Izola tangento de angulo de perdado je 1 MHz | 0,0007 |
Arka rezisto | < 300 sekundoj |
Rezistanco je 50% relativa humideco | > 1016 Ω·m |
Fluorizita eteno-propeno (FEP) aŭ fluorizita etileno-propileno estas kunpolimero de sesfluoropropeno kaj kvarfluoretileno. Ĝi malsamas de la polikvarfluoretileno en tio ke ĝi estas fando-procezebla per la kutimaj injekta muldado kaj ŝraŭba elpuŝado.
Fluorizita eteno-propeno estis inventita de DuPont kaj estas vendata sub la komerca nomo Teflon-FEP. Simila produkto estas havebla de Daikin kun la varomarko Neoflon-FEP.
FEP estas tre simila en komponaĵo al la fluoropolimeroj polikvarfluoretileno kaj plen-fluoro-alkilooksida polimero (PFA). FEP kaj PFA ambaŭ komunigas utilajn propraĵojn de polikvarfluoretileno - malgrtandan frotadon kaj ne-reakciokapablon, sed estas pli facile formeblaj. FEP estas pli mola ol polikvarfluoretileno kaj fandas je 260 °C; ĝi estas alte travidebla kaj rezista al sunlumo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Propraĵoj de FEP
- . PTFE, FEP, and PFA Specifications - Specifoj de polikvarfluoretileno, FEP kaj PFA. Boedeker Corp (2007). Kontrolita en 2007-12-22.
- Teflon FEP. DuPont. Kontrolita en 2007-10-17.
- . FEP Detailed Properties - Detalaj propraĵoj de FEP. Parker-TexLoc (2006-04-13). Kontrolita en 2006-09-10.