Saltu al enhavo

Grenado (lando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grenado
State of Grenada

flago de Grenado

blazono de Grenado

flago de Grenado blazono de Grenado
Nacia himno: 'Hail Grenada'
Nacia devizo: 'Ever conscious of God we aspire, build and advance as one people (ang., „Ĉiam strebante konfidi al dio, ni konstruas kaj progresas kiel unu popolo“)
Komunuma reĝlando
lando
suverena ŝtato (–)
insula lando
insulara lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sankta Georgo
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, Sankt-Lucia kreola lingvo, Grenada kreola lingvo
Areo 344 km²
Loĝantaro 114 299 (2023)
Loĝdenso 314 loĝ./km²
Horzono −4
Interreta domajno gd
Landokodo WG
Telefona kodo +1 (473) vidu NANP
Plej alta punkto Mount Saint Catherine
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarĥio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
reprezentita de Guberniestrino Cécile La Grenade [1] (ekde majo 2013)
Ĉefministro Dickon Mitchell
Sendependiĝo disde Unuiĝinta reĝlando 7-a de Februaro 1974
Ekonomio
Valuto Orientkaribia dolaro (XCD)
MEP laŭ
– suma 590 Mio. US$ (169.)
– pokapa 5.571 US$ (74.)

AkvejoKaribio

Koordinatoj12° 7′ N, 61° 40′ U (mapo)12.116667-61.666667
Plej alta punktoMount Saint Catherine [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo348,5 km² (34 850 ha) [+]
Areo348,5 km² (34 850 ha) [+]
Loĝantaro114 299 [+] (2023)
HorzonoUTC-04:00, America/Grenada [+]

Grenado (Grenado)
Grenado (Grenado)
DEC
Map
Grenado

Vikimedia Komunejo:  Grenada [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Grenado (oficiale: Ŝtato de Grenado, angle State of Grenada [greNEJda]) estas insulo kaj suverena ŝtato en la Kariba Maro. Inter Sankta Vincento kaj Grenado estas longa ĉeno de etaj insuloj, nome Grenadinoj, kiuj apartenas la sudaj al Grenado kaj la nordaj al Sankta Vincento. Do la ŝtato Grenado konsistigas el la ĉefa insulo de tiu sama nomo kaj la sudaj insuletoj el la Grenadinoj.

Ĝi estas la deka plej malgranda lando en la mondo. La insularo situas en la Karibio norde de Trinidado kaj Tobago kaj sude de Grenadinoj. Grenado estas parto de la Alventaj Insuloj de la Malgrandaj Antiloj.

Grenado estas membro de la internacia organizo de AKP-Ŝtatoj (ACP-landoj en la angla).

Bazaj faktoj

[redakti | redakti fonton]
  • Landkodo: GD.
  • E-nomo: Grenado. Nomita laŭ hispana urbo Granado.
  • Areo: 344 kv.km.
  • Ĉefurbo: Sankta Georgo (Saint George) (31 mil).
  • Loĝantaro: 91 mil (1995).
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Pokapa GNP: 2.980 $.

Geografia pozicio: (12° 07′ N; 61° 40′ U Mapo)

Teritoria organizado

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Grenado.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La loĝdenso estas alta kaj la plimulto estas posteuloj de afrikaj sklavoj. La oficiala lingvo estas la angla, sed ankaŭ la kreola franca estas parolata, heredaĵo de la franca kolonia epoko. Plejparto de la loĝantoj estas kristanoj (katolikoj superregas).

Kiel multaj karibaj insuloj, Grenado alfrontas elmigradon al aliaj landoj. Gejunuloj ofte elmigras al aliaj partoj de Karibio. Kiel rezulto, du trionoj de la loĝantaro de Grenado vivas ekster Grenado.

  • Meza aĝo de la loĝantaro: 20.5 jaroj (2002)
  • Vivdaŭro de la loĝantaro: 64.5 jaroj (2003)
  • Religia alligiteco: katolikoj 53%, anglikanoj 13,8%, aliaj protestantoj 33,2%
  • La oficiala lingvo estas la angla.
  • Kreolaj lingvoj La anglabazita grenada kreola estas komprenata de preskaŭ la tuta loĝantaro kaj tial estas konsiderata kiel lingua franca (lingvafrankao). La antila kreola (nomata patois), kiu devenas de la franca lingvo, nun estas sole parolata de kelkaj pli maljunaj homoj en malproksimaj kamparaj setlejoj (1998)[2].  Grenadanoj de barata origino daŭre uzas individuajn vortojn de la hindia kaj aliaj barataj lingvoj.

Klimato kaj medio

[redakti | redakti fonton]

Sur la monteca ĉefinsulo estas serio de formortintaj vulkanoj kaj kratera lago (Grand Etang) . En multaj lokoj la pluvarbaro estis anstataŭigita per plantejoj.

La klimato estas tropika. Uraganoj okazas inter junio kaj novembro, kiel uragano Ivan en septembro 2004.

25-a de oktobro 1983: Invadita de usona armeo laŭ ordono de Ronald Reagan.

Edukado en Grenado estas senpaga kaj deviga de 6 ĝis 14 jaroj. En 1998, 97.5% de infanoj ricevis instruadon je elementa nivelo (bazlernejo). Malgraŭ la alta rekrutada procento, malriĉeco, malbonaj lernejinstalaĵoj, kaj la bezono impliki infanojn en la rikoltado de familiaj bienoj rezultigas altajn indicojn de foresto inter bazlernejaj infanoj. Kadre de la batalo kontraŭ malriĉeco, la grenadaj aŭtoritatoj subvenciis manĝojn en antaŭlernejoj kaj bazlernejoj, same kiel la aĉeton de lernolibroj, ekde 1990[3].

La ĉefa enspezofonto de Grenado estas turismo, precipe ĉar ĝi konstruis internacian flughavenon en 1985 kaj ĝi helpis organizi la Mondan Pokalon en unutaga kriketo en 2007. Ĝi ankaŭ havas evoluintan financan sektoron kaj fabrikindustrion, kiu kontribuis al ekonomia kresko.

Grenado ofte estas nomita la "Insulo de Spico" ĉar la lando estas unu el la plej grandaj produktantoj en la mondo de, interalie, muskato, kie produktado renormaliĝis post granda ruiniĝo de Uragano Ivan en 2004 kaj Uragano Emily la sekvan jaron. La lando ankaŭ estis antaŭulo en la organika kultivado de kakao. Bananoj ankaŭ estas grava eksporta objekto. La uraganoj ankaŭ detruis grandan parton de la turismaj instalaĵoj, sed ankaŭ ĉi tie okazis resaniĝo kaj la lando havas bonajn kondiĉojn por pligrandigi turismon danke al la ĉeesto de belaj strandoj[4].

En la fruaj 2000-aj jaroj, ĉirkaŭ 30% de domanaro vivis sub la limo de malriĉeco kaj senlaboreco estis iom pli ol 10%. Ĉiu elektro estas produktata el fosiliaj brulaĵoj.

La ĉefa (internacia) flughaveno estas Maurice Bishop International Airport.

La politika sistemo estas konstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝo.

La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Grenado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Grenado.

Post sensanga revolucio en 1979, Maurice Bishop, la gvidanto de la Nova Juvelo-Movado prenis potencon kaj estis ĉefministro de Grenado ĝis 1983. Pro ideologiaj diferencoj, vicĉefministro Bernard Coard kreis la marksistan Falangon (RPG) kaj kun armea helpo kaptis la potencon en 1983 ekzekutante Episkopon. Ses tagojn poste, la insulo estis invadita fare de Usono kaj ses karibiaj landoj (vidu Usona Invado de Grenado). Bernard Coard kaj lia gvidado estis kaptitaj kaj poste juĝitaj pro la murdo[5].

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Grenado apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Damaĝo post Uragano Ivan
Damaĝo post la trapaso de Uragano Ivan

Internaciaj rangotabeloj

[redakti | redakti fonton]
Organizaĵo Esploro Rango
Heritage Foundation / La Wall Street Journal Indekso de Ekonomia Libereco 2019 N/A
Raportistoj Sen Limoj Indekso de Gazetara Libereco 2019 N/A
Transparency International Indekso de Korupto 2018 53 el 180
Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj Indekso de Homa Disvolviĝo 2018 78 el 189

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
S. Georgo

Usona Invado de Grenado

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la Registaro de Grenado

Turismo en Grenado

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Grenada Names First Female Governor General, Cecile La Grenade. Angle. Caribbean Journal de la 10-a de Aprilo 2013. Enrete sur caribjournal.com.
  2. Art. Grenada. En: Colin Baker, Sylvia Prys Jones: Encyclopedia of bilingualism and bilingual education. Multilingual Matters, Clevedon 1998, ISBN 1-85359-362-1, paĝo 389.
  3. (en) Grenada. 2001 Findings on the Worst Forms of Child Labor. Alirite la 9-an de januaro 2013. Arkivita de la originalo, la 15-an de oktobro 2008. Agentejo de Internaciaj Laboraj Aferoj, Usona Sekcio de Laboro (2002)
  4. (sv) "Pri Grenado | Svedio Eksterlande" . www.swedenabroad.com, arkivita de la originalo, la 26-an de decembro 2016.
  5. (eo) Janine Mendes-Franco, Post 40 jaroj, Grenado oficiale rememoras la murdojn de sia ĉefministro Maurice Bishop kaj aliaj, Global Voices, la 4-an de decembro 2023