Hoŝea (reĝo)
Tiu ĉi artikolo priskribas la reĝon de la norda regno de Izraelo; pri la profeto, kiu ankaŭ agis en Izraelo, vidu Hoŝea. |
Hoŝea | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | |
Morto | |
Ŝtataneco | Izraela reĝlando |
Familio | |
Patro | Elah (en) |
Okupo | |
Okupo | monarko |
Hoŝea - hebree הוֹשֵׁעַ - hôšea' - estis inter la jaroj 731 kaj 722 antaŭ nia erao la reĝo de Izraelo, la norda regno de la judoj. La plej grava fonto por lia regado estas alineo 17 de la 2-a libro de la Reĝoj de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.
Ne estas tute certe kiel Hoŝea ekregis. Laŭ la biblia registro, li leviĝis kontraŭ sia antaŭulo Pekah kaj renversis kaj mortigis lin. Aliflanke, la Asiria reĝo Tiglat-Pilezero la 3-a fanfaronas pri senpovigado de Pekah kaj nomumado de Hoŝea kiel lia posteulo. Ne estas dubo, ke Hoŝea regis en peza dependeco de la Asirianoj. Al la asirianoj la regno Izraelo devis pagi altan tributon. Hoŝea serĉis eviti ĉi tiun malesperan situacion petante aliancon kun Egiptio. Li rifuzis la tributon kaj anstataŭe sendis mesaĝistojn al Egiptio por helpo, sed la helpa alvoko ne portis rezultojn. Anstataŭe, la asirianoj malliberigis Hoŝea'n kaj post tri jaroj da sieĝo konkeris lian ĉefurbon Samario (שומרון, Ŝomron). Post tio, la nun senreĝa lando denove leviĝis, tiel ke Sargono la 2-a, kiu dume fariĝis asiria reĝo, sendis soldatojn al Israelo kaj fine subigis la landon. Multnombraj loĝantoj (laŭ asiraj fontoj 27 290) estis deportitaj kaj loĝigitaj ĉe la Eŭfrato, dum rekompence loĝantoj de Babilono, Kurna, Hamao kaj Sefarvaim (probable la antikva urbo Sippar) estis alportitaj por setlado. Ee la miksado de tiuj novalportintoj kun la restintaj Izraelidoj laŭdire ekestiis la Samarianoj.
Mankas klareco pri la plua vivo de la kaptita Hoŝea - supozeble li mortis baldaŭ poste en asira kaptiteco.