Saltu al enhavo

Hoeksche Waard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoeksche Waard
nederlanda municipo (2019–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3260–3299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88 047  (2021) [+]
Loĝdenso 272 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 46′ N, 4° 28′ O (mapo)51.7666666666674.4666666666667Koordinatoj: 51° 46′ N, 4° 28′ O (mapo) [+]
Areo 323,74 km² (32 374 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoeksche Waard (Nederlando)
Hoeksche Waard (Nederlando)
DEC
Situo de Hoeksche Waard

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoeksche Waard [+]
vdr
loka kirko de la parto Strijen

Hoeksche Waard - prononcata [huksĥe VART] - estas nederlanda municipo en la provinco Sud-Holando. Ĝi ekestis komence de la jaro 2019 el fuzio de la ĝis tiam memstaraj municipoj Binnenmaas, Cromstrijen, Korendijk, Oud-Beijerland kaj Strijen. La tuta areo situas sur la rivera insulo Hoeksche Waard en la sudokcidento de Nederlando - tial la municipa nomo. Sude de ĝi situas la provinco Nord-Brabanto. La municipo estas apartigita ĉiudirekte per branĉoj de la rivero Mozo: norde per Oude Maas (la "malnova Mozo"), oriente per Dordtsche Kil, sude per Holland Diep kaj okcidente al Spui. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 88 047 loĝantoj sur areo de 323,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 272 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Dordrecht, Zwijndrecht, Barendrecht, Albrandswaard, Nissewaard, Goeree-Overflakkee kaj Moerdijk.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


ventmuelejo "la cigno"