Irlando (insulo)
- Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando (apartigilo).
Irlando | ||
---|---|---|
mapo de la insulo | ||
insulo • kultura regiono | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Insularo | Britaj insuloj | |
Geografia situo | 0° 28′ N, 7° 46′ U (mapo)0.46222222222222-7.7625Koordinatoj: 0° 28′ N, 7° 46′ U (mapo) | |
Longo | 450 km | |
Larĝo | 260 km | |
Areo | 84 421 km² | |
Plej alta loko | 1041 Carrauntoohil | |
Loĝantaro | 6 197 100 (2008) 73 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Dublino | |
Irlando (irlande Éire, [EE-re]; angle Ireland, [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Kromnomita la «smeralda insulo», ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konaĥto. La insulo etendiĝas sur 84 421 km², pro tio ĝi estas la 20a plej granda insulo en la mondo. kaj enhavas la Respublikon Irlando (70 273 km²; ĝi okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (13 843 km²; ĝi okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando).
Nomo
[redakti | redakti fonton]La angla nomo estas Ireland, la irlanda nomo Éire (malnovirlande Ériu). La kimra nomo estas Iwerddon.[1] Oni supozas ke la nomo Éire venis de prakelta vorto *Φīwerjon- kiu signifas „fekund lando“.
La klasika latina nomo estis Hibernia, pli maljuna formo Ivernia ( latinigita formo de la grekanomoĉ Ierne,kiu venis de la atika geografo Claudius Ptolemeo. La ebla praformo estas *Īwenjū. Krome la romianoj nomas la regionon en la nordoriento de Irlando kaj eĉ la tutan insulon Scotia. Tiu ĉi nomo transiris en la Mezepoko al la nordo de Grandbritio kaj estas ekde tiam la nomo de la hodiaŭa Skotlando. Krome ekzistis la nomo Britannia minor , do Malgrandbritioch (vidu la karton de Didier Robert de Vaugondy el 1750). Hodiaŭ Irlando nomiĝas la „Verda Insulo“.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkaŭ la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Corrán Tuathail (Carrantuohill) (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron.
La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo.
La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.
Insulo Akla aŭ Acaill estas la plej granda insulo de Irlando, escepte de la ĉefa insulo. Sur la insulo Acaill vivas 2569 homoj (stato: 2011).
Historio
[redakti | redakti fonton]Politiko
[redakti | redakti fonton]Vidu sub "Eksteraj ligiloj"
Demografio
[redakti | redakti fonton]Irlando estas lando kies religio (katolike en Respubliko de Irlando), protestanta en Nord-Irlando estas tre grava. Efektive, ĝis 1997, divorco estis kontraŭleĝa en la Respubliko kaj la debato pri aborto restas vigla. Sed hodiaŭ samseksemo kaj kontraŭkoncipeco estas ĝenerale akceptita.
- Loĝantaro: 5 700 000
- Loĝdenso: 56,4
Urboj
[redakti | redakti fonton]Listo de urboj laŭ loĝantoj en Respubliko Irlando kaj Nord-Irlando.
Historio de Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En la fruaj jaroj de Esperanto, Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: James Charles O'Connor kaj Richard H. Geoghegan. Inter la unuaj Esperantistoj de la lando estis M. Fournier, F. R. A. McCormick kaj J. Douglas. La unua Esperanto-Societo estis fondita en 1903 en Dublino. En 1907 estis organizita Irlanda Esperantista Asocio, reorganizita en 1925 per McCormick kaj R. J. P. Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda Esperantisto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj Esperantistoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj Esperantistoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La milito en Europo finiĝis la dek unuan de majo 1945. Ne ĉio haltis dum la militjaroj. Kvankam kontaktoj kun eksterlandanoj estis malmultaj, estis multaj kontaktoj inter irlandaj esprantistoj. Ili ofte kunvenis kaj ofte skribis unu al la alia. Ili faris planojn por la postmilita tempo. En Ballina, Co.Mayo, loĝis nova juna esperantisto, Liam Ó Cuirc, kiu fondis lokan klubon kaj multe propagandis. Tiu klubo certe estis la plej okcidenta en Europo, frontante al la Granda Atlanta Oceano. Liam fariĝis delegito de la Internacia Esperanto-Ligo (poste UEA) kaj post kelkaj jaroj li estis Sekretario de la Irlanda Esperanto-Asocio. Tio ne estis bona aranĝo, ke la sekretario estis en Ballina kaj la ceteraj estraranoj en Dublino. Malgraŭ tio, oni faris multe da propagando kaj retenis kontaktojn kun la multaj esperantistoj en la insulo. Hejme, grupo da entuziasmaj esprantistoj refondis la Dublinan Esperanto-Klubon ĉe 31 North Frederick Street Ili kunvenis ĉiunsemajnon kaj havis viglan sekretarion, P. J. O'Reilly. En 1952 Liam Ó Cuirc revenis al Dublino el Ballina, aliĝis al la klubo kaj estis elektita vic-sekretario. La Prezidanto estis S-ro Neary.
La Granda Kongreso 1969
[redakti | redakti fonton]La Kongreso tiujare estis efektive kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj, kaj estis la cerbido de du homoj, Jeremy Addis kaj Pat O'Reilly. La Kongreso brile sukcesis. Ĉeestis 200 esperantistoj. Post la Kongreso oni ripozis ĉe la remiloj ĝis 1970, kiam oni reorganizis la Irlandan Esperanto-Asocion kaj renomis ĝin La Esperanto-Asocio de Irlando. Oni petis kaj ricevis aliĝon al UEA. Laŭ ĝia unua Novaĵletero en februaro 1971 la Sekretario estis P. J. O'Reilly, la Kasisto Christopher Fettes, kaj la Redaktoro de la novaĵletero Jeremy Addis. Pliposte Christopher Fettes fariĝis Prezidanto de la Asocio kaj Joy Davies estis Sekretario kaj Kasisto.
Aktuala situacio
[redakti | redakti fonton]La Asocio organizas Jarkunvenon ĉiujare; aranĝas klasojn; traktas senpagan korespondan kurson; eldonas gazeton; renkontas vizitantajn alilandajn esperantistojn ktp. La Dublina Kafeja Klubo kunvenis ĉiun semajnon sed diversloke. Gvidas ĝin nuntempe Lorcán Mac Meanmáin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bernhard Maier: Das Sagenbuch der walisischen Kelten. Die vier Zweige des Mabinogi. dtv München, April 1999, ISBN 3-423-12628-0, S. 132, Anm. 37,17.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sankta Patriko
- IRA (Irlando)
- Listo de urboj de Irlando
- Historio de Irlando
- Administra divido de Irlando
- Irlanda mitologio
- Irlanda lingvo
- Hiberno-angla lingvo
- Irlanda kuirejo
- Listo de antaŭmarbordaj insuloj de Irlando
- Listo de enlandaj insuloj de Irlando