Ismail la 1-a
Aspekto
Ismail la 1-a, en la persa: شاه اسماعیل, (n. en Ardabilo, en la provinco Ardabil, la 17-an de julio 1487 - m. la 23-an de majo 1524 en Irano), estis reunuiganto de Irano en 1509 kaj estis ties ŝaho inter la jaroj 1501 kaj 1524 kaj estis fondinto de la Safavida Imperio. Ismail estas kultata kiel spirita gvidanto fare de la alevoj, kaj li ludis gravan rolon en la disvolviĝo de la dekduimamismo, branĉo de ŝijaismo kiu samtempe estas branĉo de Islamo.
Ismail estis fruktodona poeto sub la kromnomo Ĥatai, kiu multe kontribuis al la literatura evoluo de la azera lingvo.