Karvala
Karvala | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 63° 9′ N, 23° 32′ O (mapo)63.1439723.53458Koordinatoj: 63° 9′ N, 23° 32′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Karvala estas vilaĝo en suda parto de la komunumo Lappajärvi en la provinco Suda Ostrobotnio en Finnlando sur okcidenta strando de la lago Lappajärvi. Antaŭe ekzistis en la vilaĝo laŭ oficialaj difinoj ankaŭ setlejo, sed malkresko de nombro de ĝia loĝantoj peris tion, ke plu ĝi ne estas oficiale setlejo.
En la vilaĝo ekzistis antaŭe popollernejo kaj manĝbutikoj. En la vilaĝo agas loĝantoligo de okcidentaj vilaĝoj de la komunumo. Ekzistas ankaŭ junulara ligo de Karvala. Strandoj de la lago en la vilaĝo estas plejparte privataj, sed ekzistas ankaŭ plaĝo. Proksime de la strando de Karvala estas malgranda insulo Kokkokari. Kultivado kaj vendado de terpomoj estas tradicia viva metodo. La loĝantaro malkreskas sume same ol ankaŭ en aliaj lokoj de la komunumo. Pentekosta kristanismo estis tipa al Karvala.