Kristalografio de ikso-radioj
La Kristalografio de ikso-radioj estas eksperimenta tekniko por la esplorado kaj analizo de materialoj, bazita sur la fenomeno de difrakto de ikso-radioj tra solidoj en kristala stato.
La ikso-radioj estas difraktataj per la elektronoj kiuj ĉirkaŭas la atomojn ĉar ilia ondolongo estas de la sama mezurordo kiel la atomradiuso. La fasko de ikso-radioj aperantaj post tiu interagado enhavas informaron pri la pozicio kaj tipo de atomoj trafitaj survoje. La kristaloj, pro sia perioda strukturo, disigas elaste la faskojn de ikso-radioj en precizaj direktoj kaj amplifikas ilin per konstruinterferenco, okazigante precizan modelon de difrakto. Estas diversaj tipoj de specialaj detektiloj por observi kaj mezuri la intensecon kaj pozicion de la difraktitaj ikso-radioj, kaj ties posta analizo pere de matematikaj rimedoj ebligas akiri reprezentadon je atoma skalo de kaj atomoj kaj molekuloj de la studita materialo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Brindley, George W. y Brown, George, eld. (1980). Crystal structures of clay minerals and their X-ray identification (en angla). Mineralogical Society. ISBN 0903056089.
- Drenth, Jan (1999). Principles of protein x-ray crystallography (en angla) (dua eldono). Springer. ISBN 0387985875.
- Helliwell, John R. (1992). Macromolecular crystallography with synchrotron radiation (en angla). Cambridge University Press. ISBN 0-521-33467-5.
- Luger, Peter (1980). Modern x-ray analysis on single crystals (en angla). Walter de Gruyter. ISBN 3-11-006830-3.
- Stout, George H.; Jensen, Lyle H. (1989). X-ray structure determination — A practical guide (en angla) (dua eldono). John Wiley & sons. ISBN 0-471-60711-8.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cristalografía de rayos X en la hispana Vikipedio.