Lago Simcoe
Simcoe | ||
---|---|---|
Satelita vido montranta lagon Simcoe
| ||
lago | ||
Insuloj | Georgina Thorah Insulo Strawberry Insulo Snake Insulo Fox | |
Setlejoj | Orillia (Ontario) | |
Areo de la baseno | 2 840 km² | |
Landoj de la baseno | Kanado (Ontario) | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 44° 27′ N, 79° 21′ U (mapo)44.443888888889-79.355277777778219Koordinatoj: 44° 27′ N, 79° 21′ U (mapo) | |
Supermara alteco | 219 m | |
Surfaca areo | 723 km²[1] | |
Maksimuma longo | 30 km | |
Maksimuma larĝo | 25 km | |
Akva volumeno | 11,6 km³ | |
Maksimuma profundo | 41 m[2] | |
Averaĝa profundo | 15 m | |
Simcoe estas lago en suda Ontario (Kanado), la kvara plej granda lago en la provinco. Ĝi estas parto de la kanalsistemo Trent-Severn. Je la tempo de la alveno de la unuaj eŭropanoj en la 17-a jarcento la lago estis nomita Ouentironk ("Bela Akvo") de la huronaj loĝantoj. Tre baldaŭ poste ĝi estis nomata Lago Toronto, laŭ iroka termino, kiu signifas "pasejo". Francaj komercistoj nomis ĝin Lac aŭ Claies (= lago de korboplektaĵoj) pro la plektaĵaj fiŝkaptiloj (nasoj), kiujn huronoj tie starigis.
En 1793 John Graves Simcoe, brita vicguberniestro de Supra Kanado, donis al ĝi la nomon de sia patro (hazarde ankaŭ lia propra nomo).
La lago estas 30 km longa kaj 25 km larĝa. Ĝia areo estas proksimume 725 km²[3]. Ĝi estas formita simile al pugno kun la montrofingro kaj dikfingro etenditaj. La "dikfingro" estas golfo Kempenfelt okcidente, la pojno estas Lago Couchiching norde kaj la etendita fingro estas golfo Cook sude. Iam oni konsideris Couchiching kiel nuran golfon de Lago Simcoe, sed la ligilo estas tiom malvasta, ke eblas konsideri ĝin aparta lago.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- statistikaĵoj pri la Lago Simcoe en 2003 Arkivigite je 2005-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Natural Resources Canada - The Atlas of Canada - Lakes Arkivigite je 2007-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Ministry of Natural Resources - Fishing Destination: Lakes Simcoe and Couchiching. Arkivita el la originalo je 2011-05-30. Alirita 2020-02-06 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-20. Alirita 2008-02-23 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Simcoe Konservada Fundamento Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Simcoe Regiona Konservada Aŭtoritato
- Mapo de Simcoe
- Satelita vido de Simcoe[rompita ligilo] (interaga)