Saltu al enhavo

Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto
teatra lernejo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1861
Geografia situo 51° 29′ 26″ N, 0° 12′ 52″ U (mapo)51.490556-0.21444399999999Koordinatoj: 51° 29′ 26″ N, 0° 12′ 52″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
filiita al
vd
Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto (Granda Londono)
Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto (Granda Londono)
DEC
Map
Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto
vdr

La Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto (angle London Academy of Music and Dramatic Art, akronime LAMDA) estas gvida brita teatra lernejo, fondita en 1861. Situante en okcidenta Londono. Ĝi asertas esti unu el la gvidaj dramlernejoj en la anglalingva mondo [1][2][3][4].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Londona Akademio de Muzika kaj Drama Arto estis fondita fare de Henry Wilde en 1861. Komence, la ĉefa celo de ĉi tiu institucio estis instrui kaj fari ekzamenojn en diversaj muzikaj fakoj.

En 1904 la lernejo kunfalis kun pluraj aliaj Londonaj muzikaj institucioj, nome la London School of Music (fondita 1865), Forest Gate College of Music (fondita 1885), Metropolitan College of Music (fondita 1889). La akademio poste estis aligita fare de Hampstead Academy.

Sub la gvidado de Wilfrid Fowlis, en 1935 la akademio ricevis sian nunan nomon. Ĝi fermiĝis en 1939 pro la ekapero de milito, kaj kiam la akademio remalfermis en 1945, ĝi ne plu disponigis muzikedukadon.

Ĝia nuna formo aperis komence de la 20-a jarcento, kiam la stilo de teatro - kaj kun ĝi la postuloj por aktora trejnado - fundamente ŝanĝiĝis.

La LAMDA nun ne plu ofertas nur aktorajn lecionojn, sed ankaŭ aliajn trejnkursojn rilatajn al la teatra mondo, kiel ekz. lumiga dezajno.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]