Matematika Instituto de Clay
Matematika Instituto de Clay | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo esplora institucio | ||
Komenco | 1998 vd | |
Geografia situo | 42° 22′ 20″ N, 71° 6′ 58″ U (mapo)42.372222222222-71.116111111111Koordinatoj: 42° 22′ 20″ N, 71° 6′ 58″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Providence | |
Situo | Peterborough | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Matematika Instituto de Clay (angle: Clay Mathematics Institute (CMI)) – usona neprofitcela organizaĵo eksterregistara, fondita en 1998 de paro de milionuloj el Bostono: Landon T. Clay kaj lia edzino Lavinia D. Clay, kune kun fakula partopreno de matematikisto Arthur Jaff de Harvarda Universitato.
Celo de la Instituto estas profundigo de la nuna scio pri matematiko. La celo estas realigata en la scienca medio pere de popularigo de la plej novaj atingoj de matematiko, trovo kaj formuligo de ŝlosilaj problemoj de tiu ĉi kampo kiel ankaŭ pere de sistemo de premioj kaj kursoj por distingiĝantaj matematikistoj.
Vastan eĥon en la scienca medio kaŭzis formuligo en 2000 flanke de Instituto, de t.n. sep miljaraj problemoj. La ideo aludis al formulita cent jarojn pli frue fare de David Hilbert listo de malfermitaj problemoj de matematiko. La instituto de Clay por solvo de ĉiu el la sep prezentitaj problemoj fondis premion de unu miliono da dolaroj.