Michel Foucault
Michel FOUCAULT [miŜEL fuKO] [mi'ʃɛl fu'kɔ] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1926, mortis la 26-an de junio 1984) estis franca filozofo kaj historiisto. Li estis interalie profesoro ĉe la Kolegio de Francio pri la « Historio de Pens-Sistemoj », kaj daŭre instruis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1975 ĝis sia morto en 1984. Foucault estas precipe konata pro sia kritika analizado de pluraj sociaj institucioj, ekzemple psikiatrio, medicino, edukado kaj malliberejoj. Li cetere dediĉis sian strebadon al la historio de homa seksa konduto. Liajn verkojn pri povo aŭ pri la rilato inter povo, scio kaj « diskurso » en la okcidenta kulturo oni ankoraŭ pridiskutas kaj eĉ aplikas.
Michel Foucault, influita de Marx, Nietzsche, Heidegger k.a., esploris el strukturisma kaj historia vidpunkto fenomenojn de la civilizo, speciale teknikojn de povo, obeigo kaj opiniogvidado.
Foucault naskiĝis la 15-an de oktobro 1926 en Poitiers kiel Paul-Michel Foucault. Li estis la filo de bonhava, eksterpariza familio. Lia patro, Paul Foucault, estis eminenta ĥirurgo, kiu esperis ke lia filo elektu la saman profesion. Post la Dua Mondmilito, Foucault sukcesis eniri la prestiĝan École Normale Supérieure, tio estas la plej bona lernejo por akademia kariero en Francio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1954: Maladie mentale et personnalité; reeld. Maladie mentale et psychologie (1995).
- 1961: Histoire de la folie à l'âge classique - Folie et déraison (Frenezo kaj malsaĝo. Historio de la frenezo en la epoko de la prudento.)
- 1963: Naissance de la clinique - une archéologie du regard médical (1963)
- 1966: Les mots et les choses - une archéologie des sciences humaines (La vorto kaj la aĵoj. Arkeologio de la homsciencoj.)
- 1966: La pensée du dehors (La ekstera penso.)
- 1969: L'archéologie du savoir (La arkeologio de la scio.)
- 1970: Sept propos sur le septième ange (Sep paroloj pri la sepa anĝelo.)
- 1973: Ceci n'est pas une pipe (Ĉi tio ne estas pipo.)
- 1975: Surveiller et punir (Kontroli kaj puni. La naskiĝo de malliberejo.)
- Histoire de la sexualité (Historio de la sekseco. Sekso kaj vero.) Tri volumoj: La volo scii (1976), La uzado de plezuroj (1979), La zorgo pri si (1984).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.foucault.info
- http://plato.stanford.edu/entries/foucault
- http://www.foucault.qut.edu.au Arkivigite je 2006-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
- JHU Press: http://www.press.jhu.edu/books/hopkins_guide_to_literary_theory/michel_foucault.html Arkivigite je 2005-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2005-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.thefoucauldian.co.uk/ Arkivigite je 2009-06-20 per la retarkivo Wayback Machine