El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves
|
Nová Ves (germane Neudorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. La vilaĝo estas parto de municipo Hora Svatého Šebestiána. Ĝi troviĝas proksimume dek du kilometroj nordokcidente de Chomutov kaj en supermara alteco ĉirkaŭ 770 metroj. Vivas ĉi tie 113 loĝantoj (2021).
Nová Ves situas en katastra teritorio Nová Ves u Křimova kun areo 9,89 km².
Ĝi estis fondita verŝajne en 13-a kaj la 14-a jarcentŝanĝo fare de Ordeno de germanaj kavaliroj. En la 15-a kaj la 16-a jarcentoj inter ĝi kaj Hora Svatého Šebestiána komenciĝis evolui minado de arĝento kaj aliaj metaloj. Post falo de minadaferoj la ĉefa fonto de vivtenado fariĝis koĉerado kaj bredado de brutaro. Sed fine de la dua mondmilito karakterize sinkis nombro de loĝantoj kaj la agrikultura agado en la ĉirkaŭaĵo iom post iom ĉesis. Estis detruita vico de konstruaĵoj inkluzive de preĝejo, sed kelkajn malplenajn domojn homoj reguligis en refreŝigejan domojn. Ekde la jaro 1960 la vilaĝo estas parto de municipo Hora Svatého Šebestiána.
La nordan kaj la okcidentan deklivojn de monteto Novoveský vrch trafas natura rezervejo fontejo de Chomutovka kaj regiono oriente de ŝoseo I/7 troviĝas en teritorio de Natura parko Bezručovo údolí.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 102 |
---|
1880 | 1 180 |
---|
1890 | 1 201 |
---|
1900 | 1 180 |
---|
1910 | 1 259 |
---|
1921 | 1 249 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 422 |
---|
1950 | 238 |
---|
1961 | 244 |
---|
1970 | 152 |
---|
1980 | 125 |
---|
1991 | 74 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 81 |
---|
2011 | 103 |
---|
2021 | 113 |
---|
Partoj de municipo Hora Svatého Šebestiána (2) |
---|
|
|