Okcidenta Germanio
Federacia Respubliko Germanio | |||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bundesrepublik Deutschland | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
historia epoko • historia lando • ŝtato | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
63 250 000
| ||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
federacia parlamenta respubliko
| |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Okcidenta Germanio estis neoficiala, sed ofte kaj en multaj lingvoj uzata nomo por Federacia Respubliko Germanio (FRG; germane Bundesrepublik Deutschland, prononco laŭ sistemo IFA [ˈbʊndəsʁepuˌbliːk ˈdɔʏtʃlant] aŭ pli simple [BUNdesrepubli:k DOJĈlant], aŭskulti, BRD) en la tempo inter ĝia fondo laŭ la konstitucio akceptita post la Dua Mondmilito, je la 23-a de majo 1949, kaj la reunuiĝo de Germanio (1990).
Ĝi konsistis el la teritorio de la eksaj okupaciaj zonoj brita, franca kaj usona kaj civile administris ankaŭ la respondajn sektorojn de Berlino. Ĝia ĉefurbo estis Bonn. Germana Demokratia Respubliko, kreita el la sovetia zono, analoge havis la neformalan nomon "Orienta Germanio"
La populareco de la nomo kompare al la oficiala verŝajne ŝuldiĝas al ĝia mallongeco (nur tri silaboj anstataŭ sep en la germana lingvo, en Esperanto iomete pli longe ok silaboj anstataŭ dek tri, sed ankaŭ tie ŝparo de kvin silaboj en ĉiu mencio estas signifa simpligo), sed ankaŭ al la fakto, ke multaj homoj en aliaj landoj ne povis memori la oficialajn nomojn de la du Germanioj.
Koncerne ĝian teritorion necesas do distingi inter du periodoj en la historio de Federacia Respubliko Germanio:
- Ĝis antaŭ la 3-a de oktobro 1990 ĝi ampleksis la dek federaciajn landojn Baden-Virtembergo, Bavario, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio. Sarlando aliĝis nur en 1957 post plebiscito en 1955. La okcidentaj sektoroj de Berlino havis apartan statuson.
- Je la 3-a de oktobro 1990 la teritorio de Germana Demokratia Respubliko aliĝis al la "federacia teritorio", formiĝis la novaj federaciaj landoj Berlino, Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. La antaŭaj limoj restis kiel limoj de la federaciaj landoj.
La nomo de la ŝtato foje estas mallongigita al FRG (germane: BRD); multaj federacigermanoj precipe antaŭ la unuiĝo malaprobis tiun mallongigon en germanlingvaj tekstoj, kiu estis sentata kiel ĵargono de GDR - en esperantlingvaj tekstoj kaj ĉiutagaj interparoloj la mallongigon sen iuj negativaj kromsentoj uzis ankaŭ okcidentaj germanoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Germanio
- Zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio
- Zono de postmilita Germanio okupita de Britio
- Zono de postmilita Germanio okupita de Francio
- Zono de postmilita Germanio okupita de Usono
- Blokado de Berlino
- Germania reunuiĝo
- Deutscher Bundestag
- Deutsche Bundespost
- Deutsche Bundesbahn
- Deutsche Bundesbank
- Deutscher Bundesjugendring
- Ostpolitik
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
okcidenta Germanio en Eŭropo
-
blazono