Pascal Durand
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Durand. |
Pascal Durand | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1960 (64-jaraĝa) en Montreuil | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo 12 vd | ||||
Partio | Eŭropo Ekologio La Verduloj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pascal DURAND, naskiĝinta la 3-an de oktobro 1960 en Montreuil, estas franca politikisto. Kunfondinto de Europe Écologie en oktobro 2008, elektita proparolanto de Eŭropo Ekologio La Verduloj en la kongreso de La Rochelle en 2011, li estis nacia sekretario de EÉLV de la 23-a de junio 2012 ĝis la 30-a de novembro 2013. Ekde 2014 li estas Membro de la Eŭropa Parlamento. Li estis reelektita en 2019 en la Renaissance- listo de La République en Marche kaj same estis reelektita en junio 2024.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Deveno
[redakti | redakti fonton]Nepo de itala kontraŭfaŝisto kaj socialisto, nevo de anarkiisto, filo de du komunistoj el Nico, lia patro estis gvidanto de la Komunista Junularo en Nico, antaŭ ol aliĝi al la Rezisto[1], lia patrino fariĝis unu el la gvidantoj de la Unio de Francinoj kaj la PCF, el kiu ŝi estis forpelita samtempe kun Roger Garaudy pro lia kontraŭstaro al la invado de Ĉeĥoslovakio en 1968. Ĉi-tio okazo igis lin abemoni la partiecajn logikojn[2].
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Frua kariero
[redakti | redakti fonton]Ekde 1974, li agadis favore al la kampanjo de René Dumont en la tiama prezdenta baloto dum li daŭre estis gimnaziano, poste kontraŭ nuklea energio kaj la atomcentralo de Nogent. Li poste engaĝiĝis en la anarkiisma movado, precipe en la Libervolisma Komunista Organizo kaj en mezlernejaj agadkomisionoj. Li estis elektita al la jurfakultata konsilio de la Orientpariza-Créteil Universitato kaj iĝis advokato en Parizo en 1986.
En 2006, Pascal Durand renkontis Nicolas Hulot-on, kun kiu li iĝis laborkunulo dum la efektivigo de la ekologia pakto dum la prezidanta baloto de 2007.
En 2008, Pascal Durand kontaktis Daniel Cohn-Bendit-on kaj la iaman ĵurnaliston Jean-Paul Besset por la preparado de la balotoj de la Eŭropa Parlamento. Eĉ se Nicolas Hulot rifuzis kandidatiĝi kune kun Cohn-Bendit, Pascal Durand gvidis la eŭropan kampanjon de 2009, kiu ebligis al la ekologiistoj akiri la plej bonan rezulton en sia historio kun 16,23 % de la voĉdonoj[3].
La kampanja direktoro de Nicolas Hulot dum la antaŭbaloto kontraŭ Eva Joly por la nomumo de EELV por la prezidanta baloto de 2012, Pascal Durand tamen subtenis la kandidatecon de Joly dum sia kampanjo[4] post la malvenko de Nicolas Hulot kontraŭ ŝi.
Nacia sekretario de EELV
[redakti | redakti fonton]La 23-an de junio 2012, Pascal Durand estis elektita nova nacia sekretario de Eŭropo Ekologio La Verduloj fare de la federacia konsilio de la partio, sukcedante al Cécile Duflot. Nura kandidato en la konkuro, li gajnis 96 % de la voĉdonoj[5].
La 25-an de septembro 2013, li sciigis ke li forlasas la administradon de EELV. Ĉi tio okazas kelkajn tagojn post kiam ĝi elsendis "ultimaton" al la tiama registaro, se ĝi ne proponis plurajn ekologiajn rimedojn, rimarkojn kiuj deĉenigis fortajn kritikojn en sia propra partio[6].
Eŭropa deputito
[redakti | redakti fonton]Dum la eŭropaj balotoj de 2014, li estis la unuarangulo de la listo de EELV por la regiono Francilio kaj por francaj ŝtatanoj loĝantaj eksterlande. La 25-an de majo 2014, Pascal Durand estis elektita MEP kun 9,8 % de la voĉdonoj[7].
Parlamentano, li iĝis kunordiganto de la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco por la Komitato pri Konstituciaj Aferoj, posteno en kiu li kontribuis al difino de la starpunkto de eŭropaj ekologiistoj pri temoj kiel Briteliro[8], transnaciaj balotlistoj[9], aŭ eĉ pri la civitanaj eŭropaj iniciatoj[10].
Li estis aktiva membro de la Komitato pri Interna Merkato kaj Protekto de Konsumantoj, kie li precipe iniciatis la unuan raporton de la Eŭropa Parlamento pri planita malmoderniĝo kaj la vivdaŭro de produktoj[11]. Li defendis la starpunkton de ekologiistoj en malpartiaj aferoj kiel la vendo de pafiloj en Eŭropo[12] aŭ la aprobo de veturiloj post la tielnomata "dizel-skandalo"[13].
Li ankaŭ estis alterna membro de la Juraj Aferoj-Komisiono. Sekvante la multnombrajn suspektojn pri konfliktoj de intereso de Miguel Arias Cañete por la posteno de eŭropa komisaro respondeca pri klimato kaj energio[14], Pascal Durand estos la iniciatinto de raporto por plifortigi travideblecon pri deklaroj de interesoj de la membroj de la Eŭropa Komisiono[15]. Ene de tiu ĉi parlamenta komitato, li reprezentas ankaŭ la starpunkton de la ekologiistoj pri temoj kiel la lukto kontraŭ fraŭdo kaj impostfraŭdo[16], la batalo kontraŭ komercaj sekretoj kaj la protekto de denuncantoj.
En 2016, li iĝis la vicprezidanto de la grupo Verduloj/Eŭropa Libera Alianco[17].
En julio 2015, li partoprenis al delegacio de la Eŭropa Parlamento al Israelo kaj Palestino pri la temo de akvo. Fervora defendanto de homaj rajtoj, li estis malpermesita kun aliaj politikaj famuloj eniri Palestinon kaj Israelon fare de la israelaj aŭtoritatoj en novembro 2017 por renkonti Marvan Barguti kaj Salah Hamuri[18].
En februaro 2016, li forlasis EELV-n por aliĝi al la politika movado de Nicolas Hulot[19], por kiu li subtenis la principon de kandidateco por la prezidant-balot de 2017, antaŭ ol ĉi-lasta rezignis en julio 2016.
Delonga defendanto de la bestaj rajtoj, li estis nomumita de siaj kunuloj en julio 2016 vicprezidanto de la intergrupo pri besta bonfarto[20], mandato dum kiu li precipe estis la iniciato de parlamenta enketa komisiono pri la kondiĉoj de transporto de vivantaj bestoj. Li ankaŭ engaĝiĝis al asocioj por la protekto de la rajtoj de handikapuloj[21].
La 6-an de marto 2019, li estas kandidato por la eŭropaj balotoj de 2019 en la Renaissance- listo de la partio La République en Marche (LREM), sen tamen aniĝi al la prezidanta partio: "Mi engaĝiĝas en eŭropa batalo en listo, kie mi ne estas petita rezigni pri kio mi estas kaj kie ekologio devas ĉeesti".
Li estis reelektita MEP la 26-an de majo 2019 kaj sidas en la grupo Renovigi Eŭropon en la Konstituciaj Aferoj, Juraj Aferoj kaj Buĝeta Kontrolo-Komitatoj. En junio 2020, li estis nomumita membro de la enketa komisiono pri protekto de bestoj dum transporto.
Pascal Durand estas ano de la delegacio de la Eŭropa Parlamento al la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo[22].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Qui est Pascal Durand, le nouveau n°1 dEELV? (Kiu estas Pascal Durand, la nova estro de EELV?) (arkivo) ĉe lexpress.fr, 23-a de junio 2012
- ↑ EELV: Durand devrait remplacer Duflot (EELV: Durand anstataŭigus Duflot-on) (arkivo) 21-a de junio 2012
- ↑ Résultats électoraux Europe Écologie - Les Verts EELV (Balotoaj rezultoj de EELV) (arkivo) ĉe www.france-politique.fr
- ↑ Pascal Durand, patron tranquille d'un parti écologiste turbulent (Pascal Durand, trankvila estro de malprudenta partio) (arkivo) ĉ L'Obs, 23-a de junio 2012
- ↑ Pascal Durand, EELV: «J'attends du groupe qu'il fasse bouger les lignes, y compris celles de la majorité présidentielle»(Pascal Durand, EELV: "Mi atendas, ke la grupo movos la liniojn, inkluzive tiujn de la prezidenta plimulto" ) (arkivo), ĉe 20 minutes, la 18-a de junio 2012
- ↑ Pascal Durand confirme qu'il va quitter la tête d'EELV (Pascal Durand konfirmas, ke li forlasos la estraron de EELV) (arkivo) ĉe Le Monde, la 25-an de septembro 2013
- ↑ Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2014 (arkivo)ĉe interieur.gouv.fr
- ↑ « Brexit : Le Royaume et l’Europe désunis », Les eurodéputés Europe Écologie au Parlement européen, 24-a de junio 2016 (legi rete, arkivo)
- ↑ « Listes transnationales : une innovation majeure pour l’espace démocratique européen », Les eurodéputés Europe Écologie au Parlement européen, 23-a de januaro 2018 (legi rete, arkivo)
- ↑ « La Commission Européenne reconnait enfin la nécessité d’une révision de l’Initiative Citoyenne Européenne », Les eurodéputés Europe Écologie au Parlement européen, 12-a de aprilo 2017 (legi rete, arkivo)
- ↑ Quentin Soubranne, « Obsolescence programmée : vers la fin d'un grand gâchis ? », Le Point, 6-a de julio 2017 (legi rete, arkivo)
- ↑ La Commission ferraille contre des lobbys virulents sur les armes à feu (arkivo) ĉe Euractiv, Aline Robert, 2-a de decembro 2016
- ↑ « Dieselgate : le tour de vis réglementaire de l'Europe », Le Point, 8-a de decembro 2017 (legi rete, arkivo)
- ↑ Conflits d'intérêt : Miguel Cañete ne doit pas devenir Commissaire européen ! (arkivo) ĉe Le Monde
- ↑ «RAPPORT sur les déclarations d’intérêts des membres de la Commission – lignes directrices - A8-0315/2016» (arkivo) ĉe europarl.europa.eu
- ↑ Évasion fiscale en Europe : une victoire au goût amer (arkivo) ĉe Le Monde
- ↑ Nouvelle direction à la tête du Groupe Verts-ALE (arkivo) ĉe greens-efa.eu, 13-a de decembro 2016
- ↑ « Des élus français interdits d’entrée en Israël », L'Humanité, 13-a de novembro 2017 (legi rete arkivo)
- ↑ L'ex-patron d'EELV Pascal Durand quitte le parti pour rejoindre Nicolas Hulot (arkivo) ĉe Le Figaro, 1-a de februaro 2016
- ↑ Pascal Durand nommé Vice-président de l'Intergroupe parlementaire sur la protection et la conservation des animaux (arkivo) ĉe politique-animaux.fr, 7-a de julio 2016
- ↑ “EU Funds for Our Rights” Campaign Continues in 2018 (arkivo) ĉe enil.eu
- ↑ Parlamenta delegacio al la Konferenco pri estonteco de Eŭropo Arkivigite je 2022-02-16 per la retarkivo Wayback Machine ĉe europarl.europa.eu
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en 1960
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj la 3-an de oktobro
- Francaj politikistoj
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 2014-2019
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 2019-2024
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 2024-2029
- Francaj advokatoj de la 20-a jarcento