Grizaj garoloj
Aspekto
(Alidirektita el Perisoreus)
Grizaj garoloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La genro 'Perisoreus' estas tre malgranda birda genro de garoloj de la familio de Korvedoj kaj ordo de Paseroformaj. Ili ricevas iom pli malprecize ankaŭ la nomon de “grizaj garoloj” en la senco ke ili ne havas bluajn rimarkindajn markojn kiel la aliaj garoloj, kvankam tiu sama nomo taŭgas pli precize por la specio Griza garolo (Perisoreus canadensis).
Ili loĝas en nordaj regionoj de Nordameriko kaj Eŭrazio el Skandinavio al la orienta marbordo de Azio. Ankaŭ izolita specio loĝas en nordokcidenta provinco Siĉuano de Ĉinio.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Griza garolo aŭ Kanada garolo (Perisoreus canadensis)
- Muta garolo (Perisoreus infaustus)
- Siĉuana garolo (Perisoreus internigrans)