Saltu al enhavo

Raymond Barre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raymond Barre
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1924 (1924-04-12)
en Saint-Denis (Reunio)
Morto 25-an de aŭgusto 2007 (2007-08-25) (83-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Lycée Leconte-de-Lisle (en) Traduki
Universitato de Reunio
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unuiĝo por la Franca Demokratio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Eve Barre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
politikisto
profesoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto André Marchal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raymond BARRE (naskiĝis je la 12-a de aprilo 1924, en Saint-Denis (Reunio) kaj mortis en aĝo de 83 jaroj la 25-an de aŭgusto 2007, en Parizo) estis franca ekonomikisto kaj politikisto.

Sian universitatan edukon li akiris en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, Universitato de Reunio, Lycée Leconte-de-Lisle kaj Universitato de Parizo.

Li engaĝiĝis en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF), sed tamen neniam membriĝis en ĝi. Raymond Barre estis verŝajne la nura franca politikisto kiu atingis tiajn altajn nivelojn de respondecoj sen iam esti oficiala membro aŭ gvidanto de iu partio. Li ĉiam konservis iom da distanco kun tio, kion li konsideris kiel la politika "mikrokosmo". De 1967 ĝis 1973, Barre estis komisaro por ekonomio kaj financoj kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono. De 1976 ĝis 1981 li estis ĉefministro de Francio sub la ŝtata prezidanto Valéry Giscard d'Estaing, de 1976 ĝis 1978 servis ankaŭ kiel ministro de ekonomio kaj financoj. De 1995 ĝis 2001 li estis urbestro de Liono.

Ekde la jaro 1981, lastfoje inter la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, li servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 4-an balotan distrikton de la departemento Rhône.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]