Saltu al enhavo

Saint-Malo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Malo (stacidomo).
Saint-Malo · Saent-Malo · Sant-Maloù
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Kantono centro de du kantonoj: Saint-Malo-1, Saint-Malo-2
Komunumaro Saint-Malo
INSEE kodo 35288 [+]
Poŝtkodo 35400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47 323  (2021) [+]
Loĝdenso 1 294 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 39′ N, 2° 2′ U (mapo)48.649444444444-2.0261111111111Koordinatoj: 48° 39′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 36,58 km² (3 658 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Malo · Saent-Malo · Sant-Maloù (Ille-et-Vilaine)
Saint-Malo · Saent-Malo · Sant-Maloù (Ille-et-Vilaine)
DEC
Situo de Saint-Malo · Saent-Malo · Sant-Maloù
Saint-Malo · Saent-Malo · Sant-Maloù (Francio)
Saint-Malo · Saent-Malo · Sant-Maloù (Francio)
DEC
Situo de Saint-Malo · Saent-Malo · Sant-Maloù

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Malo [+]
vdr

Saint-Malo [sɛ̃ malo] (Sankta Maklovo[1], galoe Saent-Malo, bretone Sant-Maloù) estas franca urbo kaj komunumo en la departemento Ille-et-Vilaine, regiono Bretonio. Ĝia nomo en la galoa estas Saent-Malo kaj en la bretona Sant-Maloù.

Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 47 323 loĝantoj sur areo de 36,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 294 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantonoj Saint-Malo-1 kaj Saint-Malo-2.

La teritorio havas komunan limon kun Saint-Coulomb, Saint-Méloir-des-Ondes kaj Saint-Jouan-des-Guérets.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Saint-Malo estas mara havenurbo ĉe Maniko, ĉe la marenfluejo de la rivero Rance. Tiu enfluejo aŭ marbrako, kiu transformiĝas en riveron, estas limigita de la Tajdacentralo de Rance marflanke kaj de la urbo Dinan terflanke (je 18 km fluge).

La aliro al la haveno de Saint-Malo estas ŝirmita per multaj rifoj kaj ŝeroj mergitaj je alta tajdo, per submaraj istmoj (videblaj dum malaltaj viglaj tajdoj), per insuloj aŭ insuletoj, el kiuj multaj estis fortikigitaj en la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento (Cézembre, Fort Harbour, la fuorto de la Conchée, Grand Bé kaj Petit Bé, la insuleto de Fort National).

Saint-Malo estis insulo kaj fariĝis duoninsulo. Ĝi estis ĉirkaŭigita de remparoj konstruitaj kaj rekonstruitaj de la 12-a jarcento ĝis la 19-a jarcento, al kiuj la arkitektoj Vauban kaj Siméon de Garangeau aldonis insulajn fortikaĵojn. Apartaĵo de la remparoj de Saint-Malo estas ke, ili staras sur la roko, kiu subtrenas la urbon kaj tenas nur per la pezo de la stakigitaj ŝtonoj.

Saint-Malo regas la Clos-Poulet (nomo venanta laŭdire de "Pou-Alet", de la latina Pagus Aleti, "la lando de Alet", sed pli verŝajne la nomo devenas de Plou/Ploua-Alet: "paroĥo de Alet" en la bretona) kiu estas limigita de la rivero Rance, la Maniko kaj la kaviĝo de Châteauneuf. La urbo frontas al Dinard. Cancale fermas oriente la bordon de Clos-Poulet, konsistigantan parton de la côte d’Émeraude (eo: Smeralda Bordo).

Nun, la urbo enhavas ankaŭ la malnovajn urbojn Saint-Servan kaj Paramé kun kiuj ĝi unuiĝis en 1967[2].

La tajdoj en Saint-Malo

[redakti | redakti fonton]
Plaĝo de la ventumilo vide de la remparoj, kovrita per tajdo je koeficiento 106

La tajdoj de la golfo de Saint-Malo estas inter la plej altaj en Eŭropo. Ili kreiĝas pro la koncentriĝo de la marakvo en triangula golfego inter Bretonio kaj Cotentin.

La vojo de Sillon en tajdo je koeficiento 106

Maksimume, la tajdodiferenco (amplitudo inter la malalta kaj la alta tajdoj) povas atingi ĝis 14 metroj, t.e. pli ol duoble pli granda ol la ordinara tajdodiferenco en Atlantiko. Tial komence de la jaroj 1960 la baraĵo de la tajdocentralo estis konstruita precize tra la enfluejo de la rivero Rance alsupre de Saint-Malo (la alia opcio estis la golfo de la Monto Sankta Mikaelo).

La golfo de Saint-Malo estas sub modera klimato tre oceana. La temperaturoj estas varmigitaj per la Golfa Marfluo kaj la amplitudo de la temperaturoj inter vintro kaj somero estas malgranda (de 5,4⁰C en Februaro ĝis 17,3⁰C en Julio) kun meza valoro je 11,3 °C[3].

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Loĝantara evoluo de la komunumo Saint-Malo antaŭ la kunigo
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846
10 730 9 147 9 934 9 949 9 981 9 744 10 053 10 076
1851 1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886
9 997 10 809 10 886 10 693 12 316 10 295 11 212 10 500
1891 1896 1901 1906 1911 1921 1926 1931
11 896 11 476 11 486 10 647 12 371 12 390 13 137 12 864
1936 1946 1954 1962 - - - -
13 836 11 311 14 339 17 137 - - - -
(Fonto: Datumbazo de EHESS.)
Loĝantara evoluo de la komunumo Saint-Malo poste la kunigo
1968 1975 1982 1990 1999 2008 2010 2011
42 297 45 030 46 347 48 057 50 675 48 211 46 342 45 201
(Fonto: Datumbazo de INSEE ekde 1968.)

Dum la romania periodo estis urbo en Aleth.

Dum la 6-a jarcento sankta Malo fariĝis la unua episkopo de Aleth. Dum la 12-a jarcento la episkopo transiris de Aleth al la insulo Saint-Malo.

En 1594 la urbo iĝis definitive franca kaj ĝi iĝis loko de famaj maristoj (vidu sube).

Dum la dua mondmilito la germana armeo okupis la urbon. En 1944 la usona armeo atakis la urbon, kiu kapitulacis la 17-an de aŭgusto kaj la insulo Cézembre kapitulacis la 2-an de septembro. La urbo estis 85 % detruita sed ĉirkaŭmuregoj ne estis detruitaj kaj oni rekonstruis malnovstile la urbon.

Urbo de famaj maristoj

[redakti | redakti fonton]
Statuo de Surcouf
Statuo de Jacques Cartier

Surcouf, fama korsaro, vivis je la fino de la 18-a jarcento.

Li venkis multajn anglajn ŝipojn, eĉ multe pli dikajn ol sia. La statuo montras Anglujon, la grandan malamikon.

Lia fama ŝipo nomita Renard estis rekonstruita kaj videbla en Saint-Malo.

Jacques Cartier vivis en la 16-a jarcento. Li malkovris Sankt-Laŭrencon.

La statuo montras la marnavigiston gvidantan la stevenon.

Lia kastelo de Limoëlou estas ankaŭ muzeo kaj vizitebla en Rothéneuf, apud Saint-Malo.

René Duguay-Trouin estis fama maristo de la 18-a jarcento. Li konkeris Rio de Ĵanejron kontraŭ la portugaloj en 1711.

Partnera urbo

[redakti | redakti fonton]

Maŭricio Port-Luiso, 1999 en Maŭricio

Esperanta vivo

[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 44 voĉojn (0,27 %) en 2004[4] kaj 43 voĉojn (0,29 %) en 2009[5].

Tie estas esperanto grupo. Kursoj okazas merkrede kaj sabate[6],[7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Saint-Malo en la franca Vikipedio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Saint-Malo vide de la insulo Grand Bé
Saint-Malo vide de la insulo Grand Bé