Saltu al enhavo

San Jose (Okcidenta Mindoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Jose
municipo de Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 5100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 267  (2020) [+]
Loĝdenso 343 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 21′ N, 121° 4′ O (mapo)12.35275121.06761Koordinatoj: 12° 21′ N, 121° 4′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 446,7 km² (44 670 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
San Jose (Filipinoj)
San Jose (Filipinoj)
DEC
Situo de San Jose

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Jose, Occidental Mindoro [+]
vdr

San Jose, [san hose] - tagaloge Bayan ng San Jose - estas kvinaklasa, urbego (loke municipo), havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Mindoro, en regiono MIMAROPA, en provinco Okcidenta Mindoro. San Jose konsistas el 40 distriktoj.

Urbodomo (fone) de San Jose

Geografio

[redakti | redakti fonton]

San Jose situas en suda (iomete sudokcidenta) parto de la insulo laŭ la marbordo sur ebenaĵo [1]. Provinca ĉefurbo Mamburao troviĝas 99, regiona ĉefurbo Kalapano 118, Batangas 157, ĉefurbo Manilo 248, Kezonurbo 260, Legazpio (Albajo) 304, Cebuurbo 384, Puerto Princesa 386, Baguio 454, Dabao 770, General Santos 827 kilometrojn (aere) [2].

Aerfoto pri kolegio en San Jose

En la 14-a jarcento ĉinaj komercistoj ankris por komercadi ankaŭ en tiu loko. Antaŭ la hispana erao estis tie indiĝena vilaĝo Pandurucan. La loknomo San Jose devenis de la patrono. La oficiala fondo okazis nur en 1910 jam dum dominado de Usono. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. En 1950 nova provinco estis establita. La komenca ĉefurbo estis San Jose, baldaŭ Mamburao. En 1969 kelkaj foraj distriktoj estis apartigitaj de San Jose por krei apartan municipon Magsaysay. San Jose atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj. En 2016 la urbego kandidatiĝis al titolo komponanta urbo.

San Jose estas agrikultura urbo, kie la ĉef produkto estas la rizoj. Aliaj gravaj agrikulturaj produktoj inkluzivas maizojn, ajlojn, cepojn kaj legomojn. Gravas ankaŭ la mara fiŝkaptado. Gravaj vendejegoj kaj bankoj funkcias en San Jose.

Religio kaj eduko

[redakti | redakti fonton]
Paroĥa preĝejo en San Jose

La loĝantoj estas plejparte katolikoj (84 %). En San Jose katolika katedralo funkcias, same kolegioj kaj akademioj.

San Jose estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome ekzistas vojo al interno de la insulo. La urbo havas maran havenon kaj enlandan flughavenon. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.

San Jose situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2360 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27,5 °C kaj varias inter 23-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans