Simulado
Simulado estas metodo uzata de sciencisto, inĝeniero, militisto ktp por studi iun sistemon aŭ procezon per eksperimentado super ties modelo aŭ simulilo programita tiel, ke ĝi ebligas variigi diversajn parametrojn de studata fenomeno.
Simulado estas uzata en situacioj, kiam eksperimentado super objekto reala estas malebla (ekz-e kiam oni studas evoluon de galaksioj) aŭ tro multekosta (ekz-e ĉe trejnado de piloto per simulilo aŭ planado de milita operacio) aŭ malakceptebla etike.
Ĉe simulado oni ofte strebas kiel eble plej bone prezenti certajn aspektojn de simulata realo, kiuj estas utilaj aŭ interesaj por la celata tasko (ekzemple kadre de simuladaj videoludoj).
Simuladon oni povas fari kun aŭ sen komputilo. Hodiaŭ oni kutime uzas simuladon perkomputilan.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Simulado de trafiko[rompita ligilo], germane, angle, hispane
- Simulataj medicinaj procezoj Arkivigite je 2012-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, angle
- Earthquake Performance Evaluation Tool Online, angle