Sulfurbeka sito
Sulfurbeka sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sulfurbeka sito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sitta oenochlamys (Sharpe, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sulfurbeka sito, Sitta oenochlamys, estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas 12.5 cm longa birdo, kun rozkoloraj subaj partoj, flava beko kaj bluecaj supraj partoj pli grizecaj en kapo. Ĝi havas nigrajn markojn en frunto kaj traokula strio kiu kontrastas kun flava iriso, do estas simila al la proksima parenco nome Velurfrunta sito, sed sen tiom blueca dorso (flugiloj) kaj kun flava beko anstataŭ ruĝa, kio nomigas la specion, sed simile al la pli proksima parenco nome Flavbeka sito, el kiu diferenciĝas ĉefe pro la pli rozkoloraj subaj partoj (pli helaj ĉe gorĝo, kiel ĉe aliaj sitoj).
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas endemia de Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro perdo de habitato.
Nutrado
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas ĉefe insektojn, kiujn ili kaptas per grimpado sur trunkoj kaj branĉoj..
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]Ili vivas pli malpli solece aŭ familie.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ili nestumas en arbotruoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Sitta oenochlamys[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de julio 2007.
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8