Takarkuna koturno
Takarkuna koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Odontophorus dialeucos (Wetmore], 1963) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Takarkuna koturno (Odontophorus dialeucos) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun kvar aliaj specioj nome la O. columbianus, O. atrifrons, O. leucolaemus kaj la O. strophium. Probable plej rilata al la Santandera koturno, O. strophium.
Tiu specio estas monotipa, tio estas sen subspecioj.
Ĝi troviĝas en tre limigita teritorio de plej orienta Panamo kaj apuda Ĉokoa en nordokcidenta Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Tiu specio estis malkovrata en 1963, kaj estis vidata nur el Cerros Mali kaj en Tacarcuna (de kie devenas la nomo) en Darién. Ties okupareo estas malpli da ĉirkaŭ 100 km². Ĝi estas iom komuna en taŭga habitato en Panamo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Odontophorus dialeucos[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet.[rompita ligilo]
|