Tananas
Aspekto
Tananas | |
---|---|
Deveno | Sud-Afriko |
Ĝenroj | Fusion World music |
Aktivaj jaroj | 1987 – 1994 |
Eldoninto | Gallo Record Company, Sony Music |
Tananas estas sud-afrika muzik-grupo fondita en 1987 de Gito Baloi, Ian Herman kaj Steve Newman, plene aktiva ĝis 1993.
Ilia unua laboro estis farita kun sendependa muzik-eldonejo Shifty Records, ili poste registris sep aliajn diskojn, el kiuj du kun Sony/BMG. Ilia muziko estas influita de ĵazo, salsa kaj mbaqanga.
Ili kunlaboris kun multaj internaciaj artistoj kiel Paul Simon, Sting kaj George Duke.
Ili oficiale ĉesigis aktivecon en 1993, tamen ili daŭre porokaze renkontiĝis por ludi kune ĝis 2004, morto-jaro de Gito Baloi.
Grupanoj
[redakti | redakti fonton]- Steve Newman: gitaro
- Gito Baloi: basgitaro kaj voĉo
- Ian Herman: drumo kaj perkutilo
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1988: Tananas
- 1990: Spiral
- 1994: Orchestra Mundo
- 1994: Time
- 1996: Unamunacua
- 1997: The Collection
- 1999: Seed
- 2001: Alive in Jo'burg