Templa Instituto
Aspekto
Templa Instituto | |
hebree: מכון המקדש Machon HaMikdash | |
muzeo | |
Templa Instituto
| |
Oficiala nomo: מכון המקדש | |
Lando | Israelo |
---|---|
Distrikto | Malnova Urbo (Jerusalemo) |
Municipo | Jerusalemo |
Parto de | Jerusalemo |
Najbaras kun | Muro de lamentadoj |
Koordinatoj | 31° 46′ 31.73″ N 35° 13′ 59.16″ O / 31.7754806 °N, 35.2331000 °O (mapo) |
Fondo | 1987 |
Situo enkadre de Israelo
| |
Vikimedia Komunejo: The Temple Institute | |
Retpaĝo: templeinstitute.org/ | |
La Templa Instituto (מכון המקדש - The Temple Institute) estas muzeo, esplorinstituto kaj eduka centro dediĉita al la du Temploj en Jerusalemo kaj al la estonta Tria Templo, kiu laŭplane estos konstruita en la Templa Monto laŭ juda tradicio, establita en 1987 de Rabeno Jisrael Ariel. La Templa Instituto situas en la juda kvartalo de la Malnova Urbo de Jerusalemo proksime de la Muro de lamentadoj. Ekster la Templa Instituto estas reprezento de la Menoro.