Thomas Harriot
Thomas Harriot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1560 en Oksfordo, Reĝlando Anglio |
Morto | 2-an de julio 1621 (61-jaraĝa) en Londono, Reĝlando Anglio |
Mortokialo | Malignant tumor of nasopharynx (en) |
Tombo | Nunhead Cemetery (en) 51° 27′ 47″ Nordo 0° 03′ 09″ Okcidento / 51.463023 °N, 0.052499 °U (mapo) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Alma mater | Halo Sankta Maria (1577–1580) Universitato de Oksfordo (1577–1580) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto verkisto lingvisto astrologo esploristo astronomo kartografo |
Verkoj | Artis Analyticae praxis |
Thomas HARRIOT (ĉirkaŭ 1560 – 2a de Julio 1621), literumita ankaŭ Harriott, Hariot aŭ Heriot, estis angla astronomo, matematikisto, etnografo kaj tradukisto al kiu oni atribuas la teorion de refrakto. Thomas Harriot estas agnoskita ankaŭ pro siaj kontribuoj al navigaj teknikoj,[1] laborinte kun kolono kaj artisto John White en la kreado de taŭgaj mapoj por navigado.[1]
Kvankam Harriot ege laboris por nombraj publikaĵoj pri astronomio, matematiko kaj navigado, li restas ne tre konata ĉar li publikigis malmulton el tio,[2] nome nur The Briefe and True Report of the New Found Land of Virginia (1588).[1] Tiu libro inkludas priskribojn de anglaj setlejoj kaj de financaj aferoj en tiama Virginio.[1] Oni konsideras lin foje enkondukanto de la terpomo en la Brita Insularo.[3] Harriot inventis binaran notacion kaj aritmetikon kelkajn jardekojn antaŭ Gottfried Wilhelm Leibniz, sed tio restis nekonata ĝis la 1920-aj jaroj.[4] Li estis ankaŭ la unua persono kiu faris desegnon de la Luno pere de teleskopo, la 5an de Aŭgusto 1609, ĉirkaŭ kvar monatoj antaŭ Galileo Galilei.[5]
Gradiĝinta el St Mary Hall, Oksfordo, Harriot veturis al Ameriko, akompananta en 1585 la ekspedicion al la insulo Roanoke financita de Sir Walter Raleigh kaj estrita de Sir Ralph Lane. Li lernis la Karolinan Algonkenan lingvon el du indiĝenoj, nome Wanchese kaj Manteo (Croatan), kaj povis traduki ĝin, pro kio li ludis gravan rolon en la ekspedicio. Reveninte al Anglio, li laboris por Henry Percy, 9a Grafo de Northumberland.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 . Thomas Hariot (ca. 1560–1621) (2014). Alirita 28a de Novembro 2018 .
- ↑ (2008) “Thomas Harriot: the first telescopic astronomer”, Journal of the British Astronomical Association 118, p. 315–325. Bibkodo:2008JBAA..118..315C.
- ↑ Sir Walter Raleigh – American colonies. Arkivita el la originalo je 26a de Majo 2012.
- ↑ (2023) “Why Did Thomas Harriot Invent Binary?”, The Mathematical Intelligencer. doi:10.1007/s00283-023-10271-9. Alirita 17a de Majo 2023..
- ↑ Celebrating Thomas Harriot, the world's first telescopic astronomer (RAS PN 09/47). Royal Astronomical Society (2011). Arkivita el la originalo je 27a de Junio 2013. Alirita 4a de Marto 2011 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Thomas Harriot: Trumpeter of Roanoke
- Thomas Harriot
- John Shirley pri Thomas Harriot, Special Collections, University of Delaware Library, Newark, Delaware.
Verkoj de Thomas Harriot
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Thomas Harriot ĉe Projekto Gutenberg
- (1903) A Brief and True Report of the New Found Land of Virginia by Thomas Hariot; Reproduced in Facsimile from the First Edition of 1688; with an Introduction by Luther S. Livingston. Dodd, Mead & Company.
- A Brief and True Report reta pdf
- A Briefe and True Report of the New Found Land of Virginia Arkivigite je 2013-08-29 per la retarkivo Wayback Machine from American Studies at the University of Virginia.
- Annotated Translation of Harriot's Praxis de Ian Bruce
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thomas Harriot en la angla Vikipedio.