Verukapro
Verukapro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phacochoerus africanus (Pallas, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La verukapro (Phacochoerus) estas genro de remaĉuloj, membro de la familio de suedoj, al kiu ankaŭ apartenas la apro, vivanta en Afriko. Al tiu genro apartenas du specioj: Phacochoerus africanus kaj Phacochoerus aethiopicus
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La verukapro similas je ekrigardo al apro, sed ĝi havas 6 parojn da verukoj sur la kapo kaj duonrond-formajn, ĝis 60 cm longajn, kurbajn dentegojn. La verukoj estas nur haŭtaj ŝvelaĵoj ekzistintaj jam en la embria formo. La plenkreskaj virbestoj povas havi grandajn verukojn. La mallonga kolo portas haŭtlobon.
Ĝia kutime griza felo estas maldika, havas nukan kaj dorsan kolhararon, kiu stariĝas ĉe danĝero. Ĝi havas ankaŭ kvastan voston, kiu stariĝas dum fuĝo aŭ atako. La plenkreskaj inbestoj pezas maks. 70 kg, virbestoj ĉ. 100 kg. La postkola alto estas 65 cm.
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]Verukaproj vivas grupe, aktivas dumtage – tagmeze ripozas en ombro – kaj nokte kaŝas sin ĉe rokaj fendaĵoj, malnovaj termitejoj kaj prefere en kavernoj de terporkidoj (Orycteropus), kiuj nokte aktivas. Ili uzas ankaŭ la kavernojn de histrikoj aŭ keljfoje mem fosas unu. Ilia ĉefa malamiko estas la leono.
La verukaprino naskas ĝenerale 4 idojn en kaverno de terporkido.
Specia stato
[redakti | redakti fonton]Novaj esploroj supozigas, ke ekzistas du diversaj vivantaj specioj:
- Phacochoerus aethiopicus, dezerta verukapro.
- (Phacochoerus aethiopicus aethiopicus, formortis.)
- Phacochoerus aethiopicus delamerei, savana verukapro (Somalio kaj nordorienta Kenjo).
Disvastiĝo kaj subspecioj
[redakti | redakti fonton]La verukapro disvastiĝis en tuta Afriko, sude de la Saharo. Ĝi havas 4 subspeciojn, el kiuj nur unu estas endanĝerigita, la t.n. eritrea verukapro (Phacochoerus africanus aeliani).