La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Dominado estas stato de iu dominanta, do superreganta, superpotencanta
Citaĵoj
Erich Fromm
« Ofte tio okazas interalie en rilatoj de gepatroj kun infanoj. Ĉi tie rilato de dominado (kaj posedado) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda timo antaŭ amo, ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon. »
« Sed en la plsikologiasencosopiro de potenco radikas ne en forto, sed en malforteco. En ĝi manifestiĝas malkapablo de la persono elteni sole kaj vivi per sia propra forto. Tio estas despera provo akiri anstataŭigilon de la forto, kiam la vera forto malsufiĉas. La potenco estas dominado super iu; la forto estas kapablo al agado, potenco. »
« La impotenteco — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la seksa sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas sadisman strebon al la dominado. Dum kaj ĉar individuo estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de libereco kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa amo. »
« Estis klare ke post postulo de senkondiĉa kapitulaco de GermanioSovetunio iĝos dominanta potenco en la kontinento, speciale se Usono forkondukos siajn trupojn. »
«Usono atingis pli grandan dominadon ol antaŭ 10 jaroj, sed pro ironio de la sorto ĝia forto iĝis pli malkoncentrita. Do kapablo de Usono uzi ĝin por ŝanĝi la alian mondon laŭ sia deziro efektive malkreskis. »