Malvarma milito estas nocio uzata por priskribi kontraŭstaron de Usono kaj Sovetunio, akompane de iliaj aliancanoj post la Dua mondmilito kaj ĝis la disfalo de Sovetunio en 1991.
|
| « Mia rezonado baziĝas sur tio, ke la usona-sovetia konflikto estas historia rivalado, kiu daŭros dum ni vivas. » | — Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1. |
|
|
| « [pri la Malvarma milito] Turmentante sin per tradicia strebo al morala perfekteco, Usono finis lukton kiun ĝi kondukis dum vivodaŭro de pli ol unu generacio, elĉerpita pro streĉiĝo kaj kontraŭdiroj, sed atinginta preskaŭ ĉion kion ĝi celis. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri la komenco de la Malvarma milito] Diplomatio ĉiam pli estis translokiĝanta en sferon de kontrolo super armiloj, kio iĝis reversa flanko de la aliro de la “pozicio de forto”. Adeptoj de tia aliro strebis transformi limigon de armiloj aŭ kontrolon super ili je anstataŭaĵo de politika dialogo; aŭ, se paroli per lingvaĵo de politiko de detenado, ili strebis limigi pozicion de forto je plej malalta nivelo, akceptebla por politiko de detenado forme de timigado. Sed same kiel pozicio de forto ne transformiĝas aŭtomate je intertraktoj, kontrolo super armiloj ne transformiĝas aŭtomate je malfortiĝo de streĉiteco. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Ni devas firme trakti la rusojn. Ili ne scias kiel konduti. Ili similas al elefanto en telerbutiko. Ili aĝas nur 25 jarojn. Ni aĝas jam pli ol 100 kaj britoj estas kelkajn jarcentojn pli aĝaj. Ni devas instrui ilin kiel konduti. » | — Harry S. Truman, [1945] |
|