El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 4-a de Francio (n. la 18-an de junio 1294 en Creil - m. la 1-an de februaro 1328 en Vincennes), kromnomita Karlo la Bela (franclingve Charles IV le Bel) estis unue grafo de Marche kaj poste reĝo de Francio kaj Navaro (kiel Karlo la 1-a) ekde 1322 ĝis 1328. Li estis la dekkvina kaj lasta reĝo de la rekta kapetida dinastio.
Karlo estis la tria filo de la reĝo Filipo la 4-a la Bela kaj de Johana la 1-a de Navaro. Li fariĝis reĝo post la morto de sia frato Filipo la 5-a la Longa, kaj estis kronita en Reims la 21-an de februaro 1322 fare de la ĉefepiskopo Robert de Courtenay-Champignelles. Kiel heredinto de Johana de Navaro, al la titolo de reĝo de Francio li aldonis tiun de reĝo de Navaro.
Karlo la 4-a mortis sen infano, kaj do sen oficiala heredanto. Konforme al la salfranka leĝo, la kandidatiĝo de lia kuzo Eduardo la 3-a de Anglio estis reĵetita pro tio, ke la reĝeco de Francio estas neheredebla per virino. La trono iris finfine al Filipo de Valois, alia kuzo de Karlo, kiu reĝis kiel Filipo la 6-a. Tiu heredado, kontestita de Anglio, fariĝis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la Centjara milito.