El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 6-a de Francio (naskiĝis la 1-an de decembro 1081 - mortis la 1-an de aŭgusto 1137), kromnomita Ludoviko la Dika (franclingve Louis VI le Gros) estis la reĝo de Francio ekde julio 1108 ĝis 1137. Li estis la kvina reĝo de la rekta kapetida dinastio. Ludoviko estis la filo de la reĝo Filipo la 1-a kaj de lia unua edzino, Berta de Holando. La juna Ludoviko estis edukita de la abato Suger, kiu fariĝis unu el liaj plej karaj amikoj.
Ludoviko estis kronita le 3-an de aŭgusto 1108 kiel eble plej rapide post la morto de sia patro, ĉar li timis la ambicion de sia duonfrato, Filipo de Montlhéry, kiun naskis la dua edzino de Filipo, Berta de Montfort.
Ludoviko la 6-a interalie favoris la disvolviĝon de komunumaj movadoj, kaj de profesiaj aŭ religiaj asocioj. Li konsentis impostajn privilegiojn ekde 1110 al la urbanoj kaj rajtigis, ke ili elektu urbestrojn. Ekde la reĝadoj de Ludoviko la 6-a kaj Ludoviko la 7-a, ambaŭ konsilitaj de la abato Suger, finfine akiris la franca monarkio respektindan gravecon : la reĝo ekkapablis protekti ĉiujn regnanojn de la reĝlando, sen la helpo de potencegaj vasaloj, kaj disvolvigis la reĝan jursistemon.